Job:6-7



Seeker Overlay ON

* Ijob respondis kaj diris : * Se estus pesita mia cxagreno , Kaj samtempe estus metita sur la pesilon mia suferado , * GXi estus nun pli peza , ol la sablo cxe la maroj ; Pro tio miaj vortoj estas plenaj de plendo . * CXar la sagoj de la Plejpotenculo estas en mi , Ilian venenon trinkas mia spirito ; La terurajxoj de Dio direktigxis sur min . * CXu krias sovagxa azeno sur herbo ? CXu bovo blekas kolere cxe sia mangxajxo ? * CXu oni mangxas sengustajxon sen salo ? CXu havas guston la albumeno de ovo ? * Kion ne volis tusxi mia animo , Tio nun estas abomeninde mia mangxajxo . * Ho , se mia peto plenumigxus , Kaj se Dio donus al mi tion , kion mi esperas ! * Ho , se Dio komencus kaj disbatus min , Donus liberecon al Sia mano kaj frakasus min ! * Tio estus ankoraux konsolo por mi ; Kaj mi gxojus , se en la turmento Li ne kompatus , CXar mi ne forpusxis ja la vortojn de la Sanktulo . * Kio estas mia forto , ke mi persistu ? Kaj kia estas mia fino , ke mi havu paciencon ? * CXu mia forto estas forto de sxtonoj ? CXu mia karno estas kupro ? * Mi havas ja nenian helpon , Kaj savo estas forpusxita for de mi . * Al malfelicxulo decas kompato de amiko , Ecx se li forlasas la timon antaux la Plejpotenculo . * Miaj fratoj trompas kiel torento , Kiel akvaj fluegoj , kiuj pasas , * Kiuj estas malklaraj pro glacio , En kiuj kasxas sin negxo ; * En la tempo de degelo ili malaperas , En la tempo de varmego ili forsxovigxas de sia loko . * Ili forklinas la direkton de sia vojo , Iras en la dezerton , kaj malaperas . * Sercxas ilin per sia rigardo la vojoj de Tema , Esperas je ili la karavanoj el SXeba ; * Sed ili hontas pro sia fido ; Ili aliras , kaj rugxigxas de honto . * Nun vi neniigxis ; Vi ekvidis terurajxon , kaj ektimis . * CXu mi diris:Donu al mi , El via havajxo donacu pro mi , * Savu min el la mano de premanto , Aux liberigu min el la mano de turmentantoj ? * Instruu min , kaj mi eksilentos ; Komprenigu al mi , per kio mi pekis . * Kial vi mallauxdas pravajn vortojn ? Kaj kion povas instrui la moralinstruanto el vi ? * CXu vi intencas riprocxi pro vortoj ? Sed paroloj de malesperanto iras al la vento . * Ecx orfon vi atakus , Kaj sub via amiko vi fosus . * Nun , cxar vi komencis , rigardu min ; CXu mi mensogos antaux via vizagxo ? * Rigardu denove , vi ne trovos malpiajxon ; Ripetu , vi trovos mian pravecon en la afero . * CXu estas peko sur mia lango ? CXu mia palato ne komprenas tion , kio estas malbona ? * Difinita estas ja por la homo la limtempo sur la tero , Kaj liaj tagoj estas kiel la tagoj de dungito . * Kiel sklavo , kiu sopiras al ombro , Kaj kiel dungito , kiu atendas sian pagon , * Tiel mi ricevis sorte monatojn vantajn , Kaj noktoj turmentaj estas nombritaj al mi . * Kiam mi kusxigxas , mi diras:Kiam mi levigxos ? Sed la vespero farigxas longa , kaj mi satigxas de maltrankvileco gxis la tagigxo . * Mia korpo estas kovrita de vermoj kaj de pecoj da tero ; Mia hauxto krevis kaj putras . * Miaj tagoj forflugis pli facile , ol bobeno de teksisto , Kaj pasis , lasinte nenian esperon . * Memoru , ke mia vivo estas bloveto , Ke miaj okuloj ne plu revidos bonon ; * Ne plu revidos min okulo de vidanto ; Vi volos ekrigardi min , sed mi jam ne ekzistos . * Nubo pasas kaj foriras ; Tiel ne plu revenas tiu , kiu iris en SXeolon ; * Li ne plu revenas en sian domon ; Lia loko ne plu rekonos lin . * Tial mi ne detenos mian busxon ; Mi parolos en la premiteco de mia spirito , Mi plendos en la maldolcxeco de mia animo . * CXu mi estas maro aux mara monstro , Ke Vi starigis gardon por mi ? * Kiam mi pensas , ke mia lito min konsolos , Ke mia kusxejo plifaciligos mian suferadon , * Tiam Vi teruras min per songxoj , Timigas min per vizioj ; * Kaj mia animo deziras sufokigxon , Miaj ostoj la morton . * Tedis al mi ; ne eterne mi vivu ; Forlasu min , cxar miaj tagoj estas vantajxo . * Kio estas homo , ke Vi faras lin granda , Ke Vi zorgas pri li , * Ke Vi rememoras lin cxiumatene , Elprovas lin cxiumomente ? * Kial Vi ne deturnas Vin de mi , Ne lasas min libera ecx tiom , ke mi povu engluti mian salivon ? * Se mi pekis , kion mi per tio faris al Vi , ho gardanto de la homoj ? Kial Vi faris min celo de Viaj atakoj , Ke mi farigxis sxargxo por mi mem ? * Kaj kial Vi ne deprenas mian pekon , ne pardonas mian malbonagon ? Jen mi ja baldaux kusxos en la tero ; Kaj kiam Vi morgaux sercxos min , mi ne ekzistos . * Kaj ekparolis Bildad , la SXuhxano , kaj diris :

Seeker Overlay: Off On

[BookofJob] [Job:5] [Job:6-7 ] [Job:7] [Discuss] Tag Job:6-7 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: