Job:6-7




esperanto@Job:6:1 @ Ijob respondis kaj diris:

esperanto@Job:6:2 @ Se estus pesita mia cxagreno, Kaj samtempe estus metita sur la pesilon mia suferado,

esperanto@Job:6:3 @ GXi estus nun pli peza, ol la sablo cxe la maroj; Pro tio miaj vortoj estas plenaj de plendo.

esperanto@Job:6:4 @ CXar la sagoj de la Plejpotenculo estas en mi, Ilian venenon trinkas mia spirito; La terurajxoj de Dio direktigxis sur min.

esperanto@Job:6:5 @ CXu krias sovagxa azeno sur herbo? CXu bovo blekas kolere cxe sia mangxajxo?

esperanto@Job:6:6 @ CXu oni mangxas sengustajxon sen salo? CXu havas guston la albumeno de ovo?

esperanto@Job:6:7 @ Kion ne volis tusxi mia animo, Tio nun estas abomeninde mia mangxajxo.

esperanto@Job:6:8 @ Ho, se mia peto plenumigxus, Kaj se Dio donus al mi tion, kion mi esperas!

esperanto@Job:6:9 @ Ho, se Dio komencus kaj disbatus min, Donus liberecon al Sia mano kaj frakasus min!

esperanto@Job:6:10 @ Tio estus ankoraux konsolo por mi; Kaj mi gxojus, se en la turmento Li ne kompatus, CXar mi ne forpusxis ja la vortojn de la Sanktulo.

esperanto@Job:6:11 @ Kio estas mia forto, ke mi persistu? Kaj kia estas mia fino, ke mi havu paciencon?

esperanto@Job:6:12 @ CXu mia forto estas forto de sxtonoj? CXu mia karno estas kupro?

esperanto@Job:6:13 @ Mi havas ja nenian helpon, Kaj savo estas forpusxita for de mi.

esperanto@Job:6:14 @ Al malfelicxulo decas kompato de amiko, Ecx se li forlasas la timon antaux la Plejpotenculo.

esperanto@Job:6:15 @ Miaj fratoj trompas kiel torento, Kiel akvaj fluegoj, kiuj pasas,

esperanto@Job:6:16 @ Kiuj estas malklaraj pro glacio, En kiuj kasxas sin negxo;

esperanto@Job:6:17 @ En la tempo de degelo ili malaperas, En la tempo de varmego ili forsxovigxas de sia loko.

esperanto@Job:6:18 @ Ili forklinas la direkton de sia vojo, Iras en la dezerton, kaj malaperas.

esperanto@Job:6:19 @ Sercxas ilin per sia rigardo la vojoj de Tema, Esperas je ili la karavanoj el SXeba;

esperanto@Job:6:20 @ Sed ili hontas pro sia fido; Ili aliras, kaj rugxigxas de honto.

esperanto@Job:6:21 @ Nun vi neniigxis; Vi ekvidis terurajxon, kaj ektimis.

esperanto@Job:6:22 @ CXu mi diris:Donu al mi, El via havajxo donacu pro mi,

esperanto@Job:6:23 @ Savu min el la mano de premanto, Aux liberigu min el la mano de turmentantoj?

esperanto@Job:6:24 @ Instruu min, kaj mi eksilentos; Komprenigu al mi, per kio mi pekis.

esperanto@Job:6:25 @ Kial vi mallauxdas pravajn vortojn? Kaj kion povas instrui la moralinstruanto el vi?

esperanto@Job:6:26 @ CXu vi intencas riprocxi pro vortoj? Sed paroloj de malesperanto iras al la vento.

esperanto@Job:6:27 @ Ecx orfon vi atakus, Kaj sub via amiko vi fosus.

esperanto@Job:6:28 @ Nun, cxar vi komencis, rigardu min; CXu mi mensogos antaux via vizagxo?

esperanto@Job:6:29 @ Rigardu denove, vi ne trovos malpiajxon; Ripetu, vi trovos mian pravecon en la afero.

esperanto@Job:6:30 @ CXu estas peko sur mia lango? CXu mia palato ne komprenas tion, kio estas malbona?

esperanto@Job:7:1 @ Difinita estas ja por la homo la limtempo sur la tero, Kaj liaj tagoj estas kiel la tagoj de dungito.

esperanto@Job:7:2 @ Kiel sklavo, kiu sopiras al ombro, Kaj kiel dungito, kiu atendas sian pagon,

esperanto@Job:7:3 @ Tiel mi ricevis sorte monatojn vantajn, Kaj noktoj turmentaj estas nombritaj al mi.

esperanto@Job:7:4 @ Kiam mi kusxigxas, mi diras:Kiam mi levigxos? Sed la vespero farigxas longa, kaj mi satigxas de maltrankvileco gxis la tagigxo.

esperanto@Job:7:5 @ Mia korpo estas kovrita de vermoj kaj de pecoj da tero; Mia hauxto krevis kaj putras.

esperanto@Job:7:6 @ Miaj tagoj forflugis pli facile, ol bobeno de teksisto, Kaj pasis, lasinte nenian esperon.

esperanto@Job:7:7 @ Memoru, ke mia vivo estas bloveto, Ke miaj okuloj ne plu revidos bonon;

esperanto@Job:7:8 @ Ne plu revidos min okulo de vidanto; Vi volos ekrigardi min, sed mi jam ne ekzistos.

esperanto@Job:7:9 @ Nubo pasas kaj foriras; Tiel ne plu revenas tiu, kiu iris en SXeolon;

esperanto@Job:7:10 @ Li ne plu revenas en sian domon; Lia loko ne plu rekonos lin.

esperanto@Job:7:11 @ Tial mi ne detenos mian busxon; Mi parolos en la premiteco de mia spirito, Mi plendos en la maldolcxeco de mia animo.

esperanto@Job:7:12 @ CXu mi estas maro aux mara monstro, Ke Vi starigis gardon por mi?

esperanto@Job:7:13 @ Kiam mi pensas, ke mia lito min konsolos, Ke mia kusxejo plifaciligos mian suferadon,

esperanto@Job:7:14 @ Tiam Vi teruras min per songxoj, Timigas min per vizioj;

esperanto@Job:7:15 @ Kaj mia animo deziras sufokigxon, Miaj ostoj la morton.

esperanto@Job:7:16 @ Tedis al mi; ne eterne mi vivu; Forlasu min, cxar miaj tagoj estas vantajxo.

esperanto@Job:7:17 @ Kio estas homo, ke Vi faras lin granda, Ke Vi zorgas pri li,

esperanto@Job:7:18 @ Ke Vi rememoras lin cxiumatene, Elprovas lin cxiumomente?

esperanto@Job:7:19 @ Kial Vi ne deturnas Vin de mi, Ne lasas min libera ecx tiom, ke mi povu engluti mian salivon?

esperanto@Job:7:20 @ Se mi pekis, kion mi per tio faris al Vi, ho gardanto de la homoj? Kial Vi faris min celo de Viaj atakoj, Ke mi farigxis sxargxo por mi mem?

esperanto@Job:7:21 @ Kaj kial Vi ne deprenas mian pekon, ne pardonas mian malbonagon? Jen mi ja baldaux kusxos en la tero; Kaj kiam Vi morgaux sercxos min, mi ne ekzistos.

esperanto@Job:8:1 @ Kaj ekparolis Bildad, la SXuhxano, kaj diris:


Seeker Overlay: Off On

[BookofJob] [Job:5] [Job:6-7 ] [Job:7] [Discuss] Tag Job:6-7 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: