Job:7
Seeker Overlay ON
*
Difinita estas ja por la homo la limtempo sur la tero ,
Kaj liaj tagoj estas kiel la tagoj de dungito .
*
Kiel sklavo ,
kiu sopiras al ombro ,
Kaj kiel dungito ,
kiu atendas sian pagon ,
*
Tiel mi ricevis sorte monatojn vantajn ,
Kaj noktoj turmentaj estas nombritaj al mi .
*
Kiam mi kusxigxas ,
mi diras:Kiam mi levigxos ?
Sed la vespero farigxas longa ,
kaj mi satigxas de maltrankvileco gxis la tagigxo .
*
Mia korpo estas kovrita de vermoj kaj de pecoj da tero ;
Mia hauxto krevis kaj putras .
*
Miaj tagoj forflugis pli facile ,
ol bobeno de teksisto ,
Kaj pasis ,
lasinte nenian esperon .
*
Memoru ,
ke mia vivo estas bloveto ,
Ke miaj okuloj ne plu revidos bonon ;
*
Ne plu revidos min okulo de vidanto ;
Vi volos ekrigardi min ,
sed mi jam ne ekzistos .
*
Nubo pasas kaj foriras ;
Tiel ne plu revenas tiu ,
kiu iris en SXeolon ;
*
Li ne plu revenas en sian domon ;
Lia loko ne plu rekonos lin .
*
Tial mi ne detenos mian busxon ;
Mi parolos en la premiteco de mia spirito ,
Mi plendos en la maldolcxeco de mia animo .
*
CXu mi estas maro aux mara monstro ,
Ke Vi starigis gardon por mi ?
*
Kiam mi pensas ,
ke mia lito min konsolos ,
Ke mia kusxejo plifaciligos mian suferadon ,
*
Tiam Vi teruras min per songxoj ,
Timigas min per vizioj ;
*
Kaj mia animo deziras sufokigxon ,
Miaj ostoj la morton .
*
Tedis al mi ;
ne eterne mi vivu ;
Forlasu min ,
cxar miaj tagoj estas vantajxo .
*
Kio estas homo ,
ke Vi faras lin granda ,
Ke Vi zorgas pri li ,
*
Ke Vi rememoras lin cxiumatene ,
Elprovas lin cxiumomente ?
*
Kial Vi ne deturnas Vin de mi ,
Ne lasas min libera ecx tiom ,
ke mi povu engluti mian salivon ?
*
Se mi pekis ,
kion mi per tio faris al Vi ,
ho gardanto de la homoj ?
Kial Vi faris min celo de Viaj atakoj ,
Ke mi farigxis sxargxo por mi mem ?
*
Kaj kial Vi ne deprenas mian pekon ,
ne pardonas mian malbonagon ?
Jen mi ja baldaux kusxos en la tero ;
Kaj kiam Vi morgaux sercxos min ,
mi ne ekzistos .