Job:9
Seeker Overlay ON
*
Ijob respondis kaj diris :
*
Certe ,
mi scias ,
ke tiel estas ;
Kaj kiel povas homo esti prava koncerne Dion ?
*
Se li volus havi kun Li jugxan disputon ,
Li ne povus respondi al Li ecx unu kontraux mil .
*
Li estas sagxa per Sia koro kaj potenca per Sia forto ;
Kiu kuragxus stari kontraux Li kaj restus sendifekta ?
*
Li forsxovas montojn ,
kaj ili ecx ne rimarkas ,
Ke Li renversis ilin en Sia kolero ;
*
Li skuas la teron de gxia loko ,
Ke gxiaj kolonoj tremas ;
*
Li diras al la suno ,
kaj gxi ne levigxas ,
Kaj la stelojn Li sigelfermas ;
*
Li sola etendas la cxielon ,
Kaj Li iras sur la altajxoj de la maro ;
*
Li kreis la Grandan Ursinon ,
Orionon ,
kaj Plejadojn ,
Kaj la stelojn de la sudo ;
*
Li faras neesploreblajn grandajxojn ,
Kaj nekalkuleblajn mirindajxojn .
*
Jen Li preteriros preter mi ,
kaj mi tion ecx ne vidos ;
Li pasos ,
kaj mi ecx ne rimarkos Lin .
*
Kiam Li kaptas ,
kiu malpermesus al Li ?
Kiu dirus al Li:Kion Vi faras ?
*
Li estas Dio ,
kaj Lian koleron oni ne povas haltigi ;
Sub Li fleksigxas la helpantoj de Rahab .
*
Des pli cxu mi povus respondi al Li ,
CXu mi povus elekti vortojn kontraux Li ?
*
Ecx se mi estus prava ,
mi ne respondus ;
Sed mi nur petegus mian jugxanton .
*
Se mi vokus kaj Li respondus ,
Mi ne kredus ,
ke Li auxdis mian vocxon ,
*
Li ,
kiu povas frakasi min per ventego Kaj fari al mi senkulpe multe da vundoj .
*
Li ne permesas al mi trankviligi mian spiriton ,
Sed Li satigas min per maldolcxo .
*
Se oni volas forton ,
Li estas potenca ;
Se oni volas jugxon ,
kiu alvokos min ?
*
Se mi montros mian pravecon ,
mia propra busxo min kondamnos ;
Se mi montros min virtulo ,
Li montros min malbonagulo .
*
Mi estas senkulpa ;
mi ne zorgas pri mia animo ,
Mi abomenas mian vivon .
*
CXio estas egala ;
tial mi diras :
Senkulpulon kaj malpiulon Li ambaux pereigas .
*
Kiam vipo subite ekbatas ,
Li ridas cxe la elprovado de senkulpuloj .
*
La tero estas transdonita en la manon de malpiulo ;
La vizagxon de gxiaj jugxistoj Li kovras .
Se ne Li ,
tiam kiu ?
*
Miaj tagoj estis pli rapidpiedaj ol kuristo ;
Ili forkuris ,
ne vidis bonon ;
*
Ili forkuris ,
kiel sxipetoj el kano ,
Kiel aglo flugas al mangxotajxo .
*
Se mi ekpensas:Mi forgesos mian plendon ,
Mi farlasos mian mienon ,
kaj mi min gajigos :
*
Tiam mi ektremas pro cxiuj miaj suferoj ;
Mi scias ,
ke Vi ne rigardos min kiel senkulpan .
*
Mi restos ja malprava ;
Por kio do mi vane min turmentas ?
*
Se mi lavus min per negxa akvo Kaj purigus miajn manojn per lesivo ,
*
Ecx tiam Vi trempus min en koto ,
Kaj miaj vestoj min abomenus .
*
CXar Li ne estas homo simile al mi ,
Ke mi povu respondi al Li ,
Ke ni povu ambaux iri al jugxo .
*
Ne ekzistas inter ni arbitracianto ,
Kiu povus meti sian manon sur nin ambaux .
*
Li forigu de mi Sian vergon ,
Kaj Lia teruro ne timigu min ;
*
Tiam mi ekparolos ,
kaj ne timos Lin ,
CXar ne tia mi estas en mi mem .