John:11:1-16
Seeker Overlay ON
*
Kaj estis unu malsanulo ,
nomata Lazaro ,
el Betania ,
la vilagxo de Maria kaj sxia fratino Marta .
*
Tiu Maria ,
kies frato Lazaro estis malsana ,
estis tiu sama ,
kiu sxmiris la Sinjoron per sxmirajxo kaj visxis liajn piedojn per siaj haroj .
*
La fratinoj do sendis al li ,
dirante:Sinjoro ,
jen tiu ,
kiun vi amas ,
estas malsana .
*
Sed Jesuo ,
auxdinte tion ,
diris:CXi tiu malsano estas ne por la morto ,
sed por la gloro de Dio ,
por ke la Filo de Dio estu per gxi glorata .
*
Kaj Jesuo amis Martan kaj sxian fratinon kaj Lazaron .
*
Kaj kiam li sciigxis ,
ke tiu estas malsana ,
li restis ankoraux du tagojn en la loko ,
kie li estis .
*
Poste li diris al la discxiploj:Ni iru returne en Judujon .
*
La discxiploj diris al li:Rabeno ,
la Judoj jxus celis sxtonmortigi vin ;
kaj cxu vi denove iras tien ?
*
Jesuo respondis:CXu ne estas dek du horoj en la tago ?
Se iu iras dum la tago ,
li ne faletas ,
cxar li vidas la lumon de cxi tiu mondo .
*
Sed se iu iras dum la nokto ,
li faletas ,
cxar en li ne estas la lumo .
*
Tion li parolis ,
kaj poste li diris al ili:Nia amiko Lazaro endormigxis ,
sed mi iras ,
por veki lin el lia dormo .
*
La discxiploj do diris:Sinjoro ,
se li endormigxis ,
li resanigxos .
*
Jesuo parolis pri lia morto ;
sed ili supozis ,
ke li parolas pri ripozo en dormo .
*
Tiam Jesuo diris al ili klare:Lazaro jam mortis .
*
Kaj pro vi mi gxojas ,
ke mi ne cxeestis tie ,
por ke vi kredu ;
tamen ni iru al li .
*
Tiam Tomaso ,
nomata Didimo ,
diris al siaj kundiscxiploj:Ni ankaux iru ,
por ke ni mortu kun li .