John:11:1-16




esperanto@John:11:1 @ Kaj estis unu malsanulo, nomata Lazaro, el Betania, la vilagxo de Maria kaj sxia fratino Marta.

esperanto@John:11:2 @ Tiu Maria, kies frato Lazaro estis malsana, estis tiu sama, kiu sxmiris la Sinjoron per sxmirajxo kaj visxis liajn piedojn per siaj haroj.

esperanto@John:11:3 @ La fratinoj do sendis al li, dirante:Sinjoro, jen tiu, kiun vi amas, estas malsana.

esperanto@John:11:4 @ Sed Jesuo, auxdinte tion, diris:CXi tiu malsano estas ne por la morto, sed por la gloro de Dio, por ke la Filo de Dio estu per gxi glorata.

esperanto@John:11:5 @ Kaj Jesuo amis Martan kaj sxian fratinon kaj Lazaron.

esperanto@John:11:6 @ Kaj kiam li sciigxis, ke tiu estas malsana, li restis ankoraux du tagojn en la loko, kie li estis.

esperanto@John:11:7 @ Poste li diris al la discxiploj:Ni iru returne en Judujon.

esperanto@John:11:8 @ La discxiploj diris al li:Rabeno, la Judoj jxus celis sxtonmortigi vin; kaj cxu vi denove iras tien?

esperanto@John:11:9 @ Jesuo respondis:CXu ne estas dek du horoj en la tago? Se iu iras dum la tago, li ne faletas, cxar li vidas la lumon de cxi tiu mondo.

esperanto@John:11:10 @ Sed se iu iras dum la nokto, li faletas, cxar en li ne estas la lumo.

esperanto@John:11:11 @ Tion li parolis, kaj poste li diris al ili:Nia amiko Lazaro endormigxis, sed mi iras, por veki lin el lia dormo.

esperanto@John:11:12 @ La discxiploj do diris:Sinjoro, se li endormigxis, li resanigxos.

esperanto@John:11:13 @ Jesuo parolis pri lia morto; sed ili supozis, ke li parolas pri ripozo en dormo.

esperanto@John:11:14 @ Tiam Jesuo diris al ili klare:Lazaro jam mortis.

esperanto@John:11:15 @ Kaj pro vi mi gxojas, ke mi ne cxeestis tie, por ke vi kredu; tamen ni iru al li.

esperanto@John:11:16 @ Tiam Tomaso, nomata Didimo, diris al siaj kundiscxiploj:Ni ankaux iru, por ke ni mortu kun li.


Seeker Overlay: Off On

[BookofJohn] [John:10] [John:11] [John:12] [Discuss] Tag John:11:1-16 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: