John:11:45-57




esperanto@John:11:45 @ Tiam multaj el la Judoj, kiuj venis al Maria, kaj vidis, kion li faris, kredis al li.

esperanto@John:11:46 @ Sed kelkaj el ili foriris al la Fariseoj, kaj rakontis al ili tion, kion Jesuo faris.

esperanto@John:11:47 @ Tial la cxefpastroj kaj la Fariseoj kunvenigis sinedrion, kaj diris:Kion ni faras? cxar cxi tiu homo faras multajn signojn;

esperanto@John:11:48 @ se ni lasos lin tiel, cxiuj kredos al li, kaj la Romanoj venos kaj forigos nian lokon kaj nian nacion.

esperanto@John:11:49 @ Sed unu el ili, Kajafas, cxefpastro en tiu sama jaro, diris al ili:Vi scias nenion,

esperanto@John:11:50 @ nek konsideras, ke bone estas por vi, ke unu homo mortu por la popolo, kaj ke la tuta nacio ne pereu.

esperanto@John:11:51 @ Sed li diris tion ne de si mem; sed estante cxefpastro en tiu jaro, li profetis, ke Jesuo mortos por la nacio;

esperanto@John:11:52 @ kaj ne nur por la nacio, sed ankaux por ke li kunvenigu en unu la cxie disjxetitajn filojn de Dio.

esperanto@John:11:53 @ De post tiu tago do ili konsiligxis, por lin mortigi.

esperanto@John:11:54 @ Tial Jesuo ne plu iris publike inter la Judoj, sed foriris de tie en la kamparon apud la dezerto, en urbon nomatan Efraim; kaj tie li restadis kun la discxiploj.

esperanto@John:11:55 @ Kaj la Pasko de la Judoj proksimigxis, kaj multaj supreniris el la kamparo al Jerusalem antaux la Pasko, por sin sanktigi.

esperanto@John:11:56 @ Ili do sercxis Jesuon, kaj parolis inter si, starante en la templo:Kion vi pensas? CXu ke li ne venos al la festo?

esperanto@John:11:57 @ Kaj la cxefpastroj kaj la Fariseoj jam antauxe ordonis, ke se iu scias, kie li estas, tiu montru tion, por ke oni lin kaptu.


Seeker Overlay: Off On

[BookofJohn] [John:10] [John:11] [John:12] [Discuss] Tag John:11:45-57 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: