John:12:20-36




esperanto@John:12:20 @ Kaj inter tiuj, kiuj alvojagxis por adorklinigxi cxe la festo, estis iuj Grekoj;

esperanto@John:12:21 @ tiuj do venis al Filipo, kiu estis el Betsaida Galilea, kaj petis lin, dirante:Sinjoro, ni volas vidi Jesuon.

esperanto@John:12:22 @ Filipo venis kaj sciigis Andreon; kaj poste Andreo kaj Filipo venis kaj sciigis Jesuon.

esperanto@John:12:23 @ Sed Jesuo respondis al ili, dirante:Venis la horo, por ke la Filo de homo estu glorata.

esperanto@John:12:24 @ Vere, vere, mi diras al vi:Se la tritika grenero ne falas en la teron kaj ne mortas, gxi restas sola; sed se gxi mortas, gxi donas multe da frukto.

esperanto@John:12:25 @ Kiu amas sian vivon, tiu gxin perdas; kaj kiu malamas sian vivon en cxi tiu mondo, tiu gxin konservos gxis eterna vivo.

esperanto@John:12:26 @ Se iu min servas, tiu sekvu min; kaj kie mi estas, tie ankaux estos mia servanto; se iu min servas, tiun la Patro honoros.

esperanto@John:12:27 @ Nun maltrankviligxas mia animo; kaj kion mi diru? Patro, savu min el cxi tiu horo. Sed por tio mi venis gxis cxi tiu horo.

esperanto@John:12:28 @ Patro, gloru Vian nomon. Tiam vocxo venis el la cxielo:Mi jam gloris gxin kaj denove gloros.

esperanto@John:12:29 @ Do la apudstaranta homamaso, auxdinte, diris, ke tondris; aliaj diris:Angxelo parolis al li.

esperanto@John:12:30 @ Jesuo respondis kaj diris:Ne por mi venis tiu vocxo, sed por vi.

esperanto@John:12:31 @ Nun estas la jugxo de cxi tiu mondo; nun la estro de cxi tiu mondo estos elpelita.

esperanto@John:12:32 @ Kaj mi, se mi estos suprenlevita de sur la tero, altiros al mi cxiujn homojn.

esperanto@John:12:33 @ Tion li diris, per aludo montrante, per kia morto li mortos.

esperanto@John:12:34 @ La homamaso respondis al li:Ni auxdis el la legxo, ke la Kristo restados por cxiam; kaj kiel vi diras:La Filo de homo devas esti suprenlevita? Kiu estas cxi tiu Filo de homo?

esperanto@John:12:35 @ Jesuo do diris al ili:Ankoraux mallongan tempon estas la lumo kun vi. Iradu, dum vi havas la lumon, por ke la mallumo ne venu sur vin; cxar tiu, kiu iradas en mallumo, ne scias, kien li iras.

esperanto@John:12:36 @ Dum vi havas lumon, kredu al la lumo, por ke vi farigxu filoj de lumo. Tion parolis Jesuo, kaj li foriris, kaj sin kasxis for de ili.


Seeker Overlay: Off On

[BookofJohn] [John:11] [John:12] [John:13] [Discuss] Tag John:12:20-36 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: