John:13:18-30



Seeker Overlay ON

* Ne pri vi cxiuj mi parolas ; mi scias , kiujn mi elektis ; sed por ke plenumigxu la Skribo:Tiu , kiu mangxas mian panon , levis kontraux min la piedon . * De nun mi parolas al vi pri tio , antaux ol gxi okazos , por ke , kiam gxi okazos , vi kredu , ke mi estas . * Vere , vere , mi diras al vi:Kiu akceptas tiun , kiun mi sendas , tiu akceptas min ; kaj kiu min akceptas , tiu akceptas Tiun , kiu min sendis . * Dirinte tion , Jesuo maltrankviligxis en spirito , kaj ateste parolis , dirante:Vere , vere , mi diras al vi , ke unu el vi min perfidos . * Tiam la discxiploj rigardis unu la alian , dubante pri kiu li parolas . * Estis apud la sino de Jesuo unu el liaj discxiploj , kiun Jesuo amis . * Simon Petro do faris signon al li , ke li demandu , pri kiu li parolas . * Tiu do , klinigxante al la brusto de Jesuo , diris al li:Sinjoro , kiu gxi estas ? * Jesuo respondis:GXi estas tiu , por kiu mi trempos la pecon kaj donos al li . Kaj trempinte la pecon , li donis gxin al Judas Iskariota , filo de Simon . * Kaj post la peco , tiam Satano eniris en lin . Jesuo do diris al li:Kion vi faras , tion faru senprokraste . * Sed neniu el la kunmangxantoj sciis , kial li diris al li tion . * Iuj pensis , cxar Judas havis la monujon , ke Jesuo diris al li:Acxetu tion , kion ni bezonas por la festo ; aux ke li donu ion al la malricxuloj . * Li do , ricevinte la pecon , tuj eliris ; kaj estis nokto .

Seeker Overlay: Off On

[BookofJohn] [John:12] [John:13] [John:14] [Discuss] Tag John:13:18-30 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: