John:13:18-30




esperanto@John:13:18 @ Ne pri vi cxiuj mi parolas; mi scias, kiujn mi elektis; sed por ke plenumigxu la Skribo:Tiu, kiu mangxas mian panon, levis kontraux min la piedon.

esperanto@John:13:19 @ De nun mi parolas al vi pri tio, antaux ol gxi okazos, por ke, kiam gxi okazos, vi kredu, ke mi estas.

esperanto@John:13:20 @ Vere, vere, mi diras al vi:Kiu akceptas tiun, kiun mi sendas, tiu akceptas min; kaj kiu min akceptas, tiu akceptas Tiun, kiu min sendis.

esperanto@John:13:21 @ Dirinte tion, Jesuo maltrankviligxis en spirito, kaj ateste parolis, dirante:Vere, vere, mi diras al vi, ke unu el vi min perfidos.

esperanto@John:13:22 @ Tiam la discxiploj rigardis unu la alian, dubante pri kiu li parolas.

esperanto@John:13:23 @ Estis apud la sino de Jesuo unu el liaj discxiploj, kiun Jesuo amis.

esperanto@John:13:24 @ Simon Petro do faris signon al li, ke li demandu, pri kiu li parolas.

esperanto@John:13:25 @ Tiu do, klinigxante al la brusto de Jesuo, diris al li:Sinjoro, kiu gxi estas?

esperanto@John:13:26 @ Jesuo respondis:GXi estas tiu, por kiu mi trempos la pecon kaj donos al li. Kaj trempinte la pecon, li donis gxin al Judas Iskariota, filo de Simon.

esperanto@John:13:27 @ Kaj post la peco, tiam Satano eniris en lin. Jesuo do diris al li:Kion vi faras, tion faru senprokraste.

esperanto@John:13:28 @ Sed neniu el la kunmangxantoj sciis, kial li diris al li tion.

esperanto@John:13:29 @ Iuj pensis, cxar Judas havis la monujon, ke Jesuo diris al li:Acxetu tion, kion ni bezonas por la festo; aux ke li donu ion al la malricxuloj.

esperanto@John:13:30 @ Li do, ricevinte la pecon, tuj eliris; kaj estis nokto.


Seeker Overlay: Off On

[BookofJohn] [John:12] [John:13] [John:14] [Discuss] Tag John:13:18-30 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: