John:16
Seeker Overlay ON
*
Tion mi parolis al vi ,
por ke vi ne falpusxigxu .
*
Ili forpelos vin el la sinagogoj ;
ecx venas la horo ,
kiam iu ,
kiu mortigos vin ,
opinios ,
ke li faras servon al Dio .
*
Kaj tion ili faros pro tio ,
ke ili ne konis la Patron ,
nek min .
*
Sed tion mi parolis al vi ,
por ke vi rememoru ,
kiam gxia tempo venos ,
ke mi gxin antauxdiris al vi .
Sed en la komenco mi ne diris al vi tion ,
cxar mi estis kun vi .
*
Sed nun mi foriras al Tiu ,
kiu min sendis ;
kaj neniu el vi demandas min:Kien vi iras ?
*
Sed cxar mi tiel parolis al vi ,
malgxojo plenigis vian koron .
*
Tamen mi diras al vi la veron:Estas bone por vi ,
ke mi foriros ;
cxar se mi ne foriros ,
la Parakleto ne venos al vi ;
sed se mi foriros ,
mi sendos lin al vi .
*
Kaj kiam li alvenos ,
li pruvos la mondon kulpa rilate pekon kaj justecon kaj jugxon :
*
rilate pekon ,
cxar ili ne kredas al mi ;
*
rilate justecon ,
cxar mi foriras al la Patro ,
kaj vi jam ne rigardas min ;
*
rilate jugxon ,
cxar la estro de cxi tiu mondo estas jugxita .
*
Mi havas ankoraux multon por diri al vi ,
sed vi ne povas gxin nun elporti .
*
Tamen kiam venos li ,
la Spirito de la vero ,
li gvidos vin en cxian veron ;
cxar li parolos ne de si mem ;
sed kion ajn li auxdos ,
tion li parolos ;
kaj li anoncos al vi venontajn aferojn .
*
Li gloros min ,
cxar li ricevos el miaj kaj anoncos al vi .
*
CXio ajn ,
kion la Patro havas ,
estas mia ;
tial mi diris ,
ke li ricevos el miaj kaj anoncos al vi .
*
Mallongan tempon ,
kaj vi jam ne rigardas min ;
kaj denove mallongan tempon ,
kaj vi min vidos .
*
Iuj do el liaj discxiploj diris al aliaj:Kio estas cxi tio ,
kion li diras al ni:Mallongan tempon ,
kaj vi ne rigardas min ;
kaj denove mallongan tempon ,
kaj vi min vidos ;
kaj:CXar mi foriras al la Patro ?
*
Ili do diris:Kio estas cxi tio ,
kion li diras:Mallongan tempon ?
Ni ne komprenas lian diron .
*
Jesuo ekvidis ,
ke ili deziras demandi lin ,
kaj li diris al ili:CXu vi sercxas inter vi klarigon pri tio ,
kion mi diris:Mallongan tempon ,
kaj vi ne rigardas min ;
kaj denove mallongan tempon ,
kaj vi min vidos ?
*
Vere ,
vere ,
mi diras al vi ,
ke vi ploros kaj lamentos ,
sed la mondo gxojos ;
vi estos malgxojaj ,
sed via malgxojo farigxos gxojo .
*
Virino ,
kiam sxi akusxas ,
havas malgxojon ,
cxar sxia horo venis ;
sed kiam sxi naskis la infaneton ,
sxi jam ne memoras sian doloregon ,
pro gxojo ,
cxar homo naskigxis en la mondon .
*
Vi do ankaux havas nun malgxojon ;
sed mi revidos vin ,
kaj via koro gxojos ,
kaj neniu forprenos de vi vian gxojon .
*
Kaj en tiu tago vi demandos min pri nenio .
Vere ,
vere ,
mi diras al vi ,
se vi petos ion de la Patro ,
Li donos gxin al vi en mia nomo .
*
GXis nun vi petis nenion en mia nomo ;
petu ,
kaj vi ricevos ,
por ke via gxojo estu plena .
*
CXi tion mi parolis al vi alegorie ;
sed venas la horo ,
kiam mi jam ne parolos al vi alegorie ,
sed anoncos al vi malkasxe pri la Patro .
*
En tiu tago vi petos en mia nomo ;
kaj mi ne diras ,
ke mi petos de la Patro pro vi ;
*
cxar la Patro mem vin amas tial ,
ke vi min amis ,
kaj kredis ,
ke mi elvenis de Dio .
*
Mi elvenis de la Patro ,
kaj alvenis en la mondon ;
denove mi lasas la mondon ,
kaj iras al la Patro .
*
Liaj discxiploj diris:Jen nun vi parolas malkasxe ,
kaj nenian alegorion diras .
*
Nun ni scias ,
ke vi cxion scias ,
kaj ne bezonas ,
ke iu demandu vin ;
pro tio ni kredas ,
ke vi elvenis de Dio .
*
Jesuo respondis al ili:CXu vi nun kredas ?
*
Jen venas la horo ,
kaj ecx jam venis ,
kiam vi disigxos ,
cxiu al sia loko ,
kaj vi lasos min sola ;
kaj tamen mi ne estas sola ,
cxar la Patro estas kun mi .
*
Tion mi parolis al vi ,
por ke en mi vi havu pacon .
En la mondo vi havos suferadon ;
sed kuragxu ;
mi venkis la mondon .