John:19:1-16
Seeker Overlay ON
*
Tiam do Pilato prenis Jesuon kaj lin skurgxigis .
*
Kaj la soldatoj plektis kronon el dornoj kaj metis gxin sur lian kapon ,
kaj vestis lin per purpura mantelo ;
*
kaj venis al li ,
kaj diris:Saluton ,
Regxo de la Judoj !
kaj ili frapis lin per la manplatoj .
*
Pilato do denove eliris ,
kaj diris al ili:Jen mi elkondukas lin al vi ,
por ke vi sciu ,
ke mi trovas en li nenian kulpon .
*
Jesuo do eliris ,
portante la dornan kronon kaj la purpuran mantelon .
Pilato diris al ili:Jen la homo !
*
Kiam do la cxefpastroj kaj oficistoj lin vidis ,
ili kriis:Krucumu ,
krucumu lin .
Pilato diris al ili:Mem prenu lin kaj krucumu lin ,
cxar mi trovas en li nenian kulpon .
*
La Judoj respondis al li:Ni havas legxon ,
kaj laux tiu legxo li devas morti tial ,
ke li pretendis esti Filo de Dio .
*
Kiam do Pilato auxdis tiun diron ,
li des pli timis ;
*
kaj reenirinte en la palacon ,
li diris al Jesuo:De kie vi estas ?
Sed Jesuo nenion respondis .
*
Tiam diris Pilato al li:CXu vi ne parolas al mi ?
cxu vi ne scias ,
ke mi havas povon krucumi vin ,
kaj povon liberigi vin ?
*
Jesuo respondis:Vi havus nenian povon kontraux mi ,
se gxi ne estus donita al vi de supre ;
tial tiu ,
kiu transdonis min al vi ,
havas la pli grandan pekon .
*
CXe tio Pilato penis liberigi lin ;
sed la Judoj kriis ,
dirante:Se vi liberigos tiun ,
vi ne estas amiko de Cezaro ;
cxiu ,
kiu pretendas esti regxo ,
parolas kontraux Cezaro .
*
Kiam do Pilato auxdis tiun vorton ,
li elkondukis Jesuon ,
kaj sidigxis sur tribunala segxo en loko nomata La Pavimo ,
sed en la Hebrea lingvo Gabata .
*
Estis la Preparado de la Pasko ,
cxirkaux la sesa horo .
Kaj li diris al la Judoj:Jen via Regxo !
*
Ili kriegis:Forigu ,
forigu ,
krucumu lin .
Pilato diris al ili:CXu mi krucumu vian Regxon ?
La cxefpastroj respondis:Ni ne havas regxon krom Cezaro .
*
Tiam do li transdonis lin al ili ,
por esti krucumita .