John:19:1-16




esperanto@John:19:1 @ Tiam do Pilato prenis Jesuon kaj lin skurgxigis.

esperanto@John:19:2 @ Kaj la soldatoj plektis kronon el dornoj kaj metis gxin sur lian kapon, kaj vestis lin per purpura mantelo;

esperanto@John:19:3 @ kaj venis al li, kaj diris:Saluton, Regxo de la Judoj! kaj ili frapis lin per la manplatoj.

esperanto@John:19:4 @ Pilato do denove eliris, kaj diris al ili:Jen mi elkondukas lin al vi, por ke vi sciu, ke mi trovas en li nenian kulpon.

esperanto@John:19:5 @ Jesuo do eliris, portante la dornan kronon kaj la purpuran mantelon. Pilato diris al ili:Jen la homo!

esperanto@John:19:6 @ Kiam do la cxefpastroj kaj oficistoj lin vidis, ili kriis:Krucumu, krucumu lin. Pilato diris al ili:Mem prenu lin kaj krucumu lin, cxar mi trovas en li nenian kulpon.

esperanto@John:19:7 @ La Judoj respondis al li:Ni havas legxon, kaj laux tiu legxo li devas morti tial, ke li pretendis esti Filo de Dio.

esperanto@John:19:8 @ Kiam do Pilato auxdis tiun diron, li des pli timis;

esperanto@John:19:9 @ kaj reenirinte en la palacon, li diris al Jesuo:De kie vi estas? Sed Jesuo nenion respondis.

esperanto@John:19:10 @ Tiam diris Pilato al li:CXu vi ne parolas al mi? cxu vi ne scias, ke mi havas povon krucumi vin, kaj povon liberigi vin?

esperanto@John:19:11 @ Jesuo respondis:Vi havus nenian povon kontraux mi, se gxi ne estus donita al vi de supre; tial tiu, kiu transdonis min al vi, havas la pli grandan pekon.

esperanto@John:19:12 @ CXe tio Pilato penis liberigi lin; sed la Judoj kriis, dirante:Se vi liberigos tiun, vi ne estas amiko de Cezaro; cxiu, kiu pretendas esti regxo, parolas kontraux Cezaro.

esperanto@John:19:13 @ Kiam do Pilato auxdis tiun vorton, li elkondukis Jesuon, kaj sidigxis sur tribunala segxo en loko nomata La Pavimo, sed en la Hebrea lingvo Gabata.

esperanto@John:19:14 @ Estis la Preparado de la Pasko, cxirkaux la sesa horo. Kaj li diris al la Judoj:Jen via Regxo!

esperanto@John:19:15 @ Ili kriegis:Forigu, forigu, krucumu lin. Pilato diris al ili:CXu mi krucumu vian Regxon? La cxefpastroj respondis:Ni ne havas regxon krom Cezaro.

esperanto@John:19:16 @ Tiam do li transdonis lin al ili, por esti krucumita.


Seeker Overlay: Off On

[BookofJohn] [John:18] [John:19] [John:20] [Discuss] Tag John:19:1-16 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: