John:19:17-27




esperanto@John:19:17 @ Kaj ili prenis Jesuon; kaj li eliris, portante sian krucon, al la loko nomata Loko de Kranio, kiu estas en la Hebrea lingvo Golgota;

esperanto@John:19:18 @ tie ili krucumis lin, kaj kun li du aliajn, cxiuflanke po unu, kaj Jesuon meze.

esperanto@John:19:19 @ Kaj Pilato ankaux skribis titolon, kaj surmetis gxin sur la krucon. Kaj estis skribite:JESUO NAZARETA, LA REGXO DE LA JUDOJ.

esperanto@John:19:20 @ Tiun titolon multaj el la Judoj legis; cxar la loko, kie Jesuo estis krucumita, estis proksime de la urbo; kaj gxi estis skribita Hebree kaj Latine kaj Greke.

esperanto@John:19:21 @ Tiam la cxefpastroj de la Judoj diris al Pilato:Ne skribu:La Regxo de la Judoj; sed, ke li diris:Mi estas Regxo de la Judoj.

esperanto@John:19:22 @ Respondis Pilato:Kion mi skribis, tion mi skribis.

esperanto@John:19:23 @ Kaj la soldatoj, kiam ili krucumis Jesuon, prenis liajn vestojn, kaj dividis ilin en kvar partojn, po unu parto por cxiu soldato; kaj la tunikon; sed la tuniko estis senkudra, desupre teksita tra la tuto.

esperanto@John:19:24 @ Ili do diris unu al alia:Ni ne dissxiru gxin, sed lotu pri gxi, kies gxi estos; por ke plenumigxu la Skribo, kiu diras: Ili dividis miajn vestojn inter si, Pri mia tuniko ili lotis. Tion la soldatoj faris.

esperanto@John:19:25 @ Sed apud la kruco de Jesuo staris lia patrino, kaj la fratino de lia patrino, Maria, la edzino de Klopas, kaj Maria Magdalena.

esperanto@John:19:26 @ Jesuo, rigardante sian patrinon, kaj la apudstarantan discxiplon, kiun li amis, diris al sia patrino:Virino, jen via filo!

esperanto@John:19:27 @ Tiam li diris al la discxiplo:Jen via patrino! Kaj de post tiu horo la discxiplo akceptis sxin en sian domon.


Seeker Overlay: Off On

[BookofJohn] [John:18] [John:19] [John:20] [Discuss] Tag John:19:17-27 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: