John:2:1-10
Seeker Overlay ON
*
La trian tagon okazis edzigxo en Kana Galilea ,
kaj la patrino de Jesuo cxeestis tie ;
*
ankaux Jesuo kaj liaj discxiploj estis invititaj al la edzigxo .
*
Kaj kiam mankis vino ,
la patrino de Jesuo diris al li:Ili ne havas vinon .
*
Kaj Jesuo diris al sxi:Kio estas inter mi kaj vi ,
virino ?
mia horo ankoraux ne venis .
*
Lia patrino diris al la servantoj:Kion ajn li diros al vi ,
tion faru .
*
Kaj estis tie ses akvokuvoj sxtonaj ,
metitaj laux la purigo de la Judoj ,
enhavantaj po du gxis tri metretoj .
*
Jesuo diris al ili:Plenigu la akvokuvojn per akvo .
Kaj oni plenigis ilin gxis la rando .
*
Kaj li diris al ili:CXerpu nun ,
kaj alportu al la festenestro .
Kaj oni alportis .
*
Kiam la festenestro gustumis la akvon ,
nun farigxintan vino ,
kaj ne sciis ,
de kie gxi estas (
sciis tamen la servantoj ,
kiuj cxerpis la akvon ),
la festenestro alvokis la fiancxon ,
*
kaj diris al li:CXiu homo prezentas unue la bonan vinon ,
kaj kiam oni jam drinkis ,
tiam la malpli bonan ;
sed vi rezervis la bonan vinon gxis nun .