John:3:1-21




esperanto@John:3:1 @ Estis viro el la Fariseoj, nomata Nikodemo, cxefo inter la Judoj;

esperanto@John:3:2 @ tiu venis al li nokte, kaj diris al li:Rabeno, ni scias, ke vi estas instruisto, veninta de Dio; cxar neniu povas fari tiujn signojn, kiujn vi faras, se Dio ne estas kun li.

esperanto@John:3:3 @ Jesuo respondis kaj diris al li:Vere, vere, mi diras al vi:Se homo ne estas denove naskita, li ne povas vidi la regnon de Dio.

esperanto@John:3:4 @ Nikodemo diris al li:Kiel povas homo naskigxi, kiam li estas maljuna? cxu li povas eniri denove en la ventron de sia patrino kaj naskigxi?

esperanto@John:3:5 @ Jesuo respondis:Vere, vere, mi diras al vi:Se homo ne estas naskita el akvo kaj la Spirito, li ne povas eniri en la regnon de Dio.

esperanto@John:3:6 @ Tio, kio naskigxas el la karno, estas karno; kaj tio, kio naskigxas de la Spirito, estas spirito.

esperanto@John:3:7 @ Ne miru, ke mi diris al vi:Vi devas esti denove naskitaj.

esperanto@John:3:8 @ La vento blovas, kie gxi volas, kaj gxian vocxon vi auxdas, sed vi ne scias, de kie gxi venas kaj kien gxi iras; tia estas cxiu, kiu estas naskita de la Spirito.

esperanto@John:3:9 @ Nikodemo respondis kaj diris al li:Kiel povas tio farigxi?

esperanto@John:3:10 @ Jesuo respondis kaj diris al li:Vi estas la instruisto de Izrael, kaj cxu vi ne scias tion?

esperanto@John:3:11 @ Vere, vere, mi diras al vi:Kion ni scias, tion ni parolas, kaj kion ni vidis, tion ni atestas; kaj vi homoj ne akceptas nian ateston.

esperanto@John:3:12 @ Se mi aferojn surterajn diris al vi, kaj vi ne kredas, kiel vi kredos, se mi diros encxielajn?

esperanto@John:3:13 @ Kaj neniu supreniris en la cxielon, krom tiu, kiu malsupreniris de la cxielo, la Filo de homo, kiu estas en la cxielo.

esperanto@John:3:14 @ Kaj kiel Moseo levis la serpenton en la dezerto, tiel devas la Filo de homo esti levita;

esperanto@John:3:15 @ por ke cxiu, fidanta al li, havu eternan vivon.

esperanto@John:3:16 @ CXar Dio tiel amis la mondon, ke Li donis Sian solenaskitan Filon, por ke cxiu, kiu fidas al li, ne pereu, sed havu eternan vivon.

esperanto@John:3:17 @ CXar Dio sendis Sian Filon en la mondon, ne por jugxi la mondon, sed por ke la mondo per li estu savita.

esperanto@John:3:18 @ Kiu fidas al li, tiu ne estas jugxata; sed la nekredanto jam estas jugxita, cxar li ne fidas al la nomo de la solenaskita Filo de Dio.

esperanto@John:3:19 @ Kaj jen estas la jugxo:ke la lumo venis en la mondon, kaj la homoj amis la mallumon pli ol la lumon, cxar iliaj faroj estis malbonaj.

esperanto@John:3:20 @ CXar cxiu, kiu faradas malbonon, malamas la lumon, kaj ne venas al la lumo, por ke liaj faroj ne estu malaprobitaj.

esperanto@John:3:21 @ Sed tiu, kiu faras la veron, venas al la lumo, por ke liaj faroj estu montrataj, ke ili estas faritaj en Dio.


Seeker Overlay: Off On

[BookofJohn] [John:2] [John:3] [John:4] [Discuss] Tag John:3:1-21 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: