John:4:27-38




esperanto@John:4:27 @ Kaj cxe tio venis liaj discxiploj, kaj ili miris, ke li parolas kun virino; tamen neniu diris:Kion vi volas? aux:Kial vi parolas kun sxi?

esperanto@John:4:28 @ La virino do lasis sian akvokrucxon, kaj foriris en la urbon, kaj diris al la homoj:

esperanto@John:4:29 @ Venu, vidu homon, kiu rakontis al mi cxion, kion mi faris; cxu eble cxi tiu estas la Kristo?

esperanto@John:4:30 @ Ili eliris el la urbo, kaj venis al li.

esperanto@John:4:31 @ Dume la discxiploj petis lin, dirante:Rabeno, mangxu.

esperanto@John:4:32 @ Sed li diris al ili:Por mangxi mi havas nutrajxon, pri kiu vi ne scias.

esperanto@John:4:33 @ La discxiploj do diris inter si:CXu iu alportis al li ion por mangxi?

esperanto@John:4:34 @ Jesuo diris al ili:Mia nutrajxo estas plenumi la volon de Tiu, kiu min sendis, kaj fini Lian laboron.

esperanto@John:4:35 @ CXu vi ne diras:Estas ankoraux kvar monatoj, kaj venas la rikolto? jen mi diras al vi:Levu viajn okulojn kaj rigardu la kampojn, ke ili jam estas blankaj por la rikolto.

esperanto@John:4:36 @ La rikoltanto ricevas salajron, kaj kolektas frukton por eterna vivo, por ke gxoju kune la semanto kaj la rikoltanto.

esperanto@John:4:37 @ CXar en cxi tio estas vera la proverbo:Unu semas, alia rikoltas.

esperanto@John:4:38 @ Mi vin sendis, por rikolti tion, kion vi ne prilaboris; aliaj laboris, kaj vi eniris en ilian laboron.


Seeker Overlay: Off On

[BookofJohn] [John:3] [John:4] [John:5] [Discuss] Tag John:4:27-38 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: