John:4
Seeker Overlay ON
*
Kiam do la Sinjoro sciis ,
ke la Fariseoj auxdis ,
ke Jesuo faras kaj baptas pli multe da discxiploj ,
ol Johano
* (
kvankam baptadis ne Jesuo mem ,
sed liaj discxiploj ),
*
li foriris el Judujo kaj reiris al Galileo .
*
Kaj li devis trairi tra Samario .
*
Li alvenis do al unu urbo Samaria ,
nomata Sihxar ,
apud la terpeco ,
kiun Jakob donis al sia filo Jozef ;
*
kaj la fonto de Jakob estis tie .
Jesuo do ,
lacigita de sia vojirado ,
sidigxis tiamaniere apud la fonto .
Estis cxirkaux la sesa horo .
*
Venis virino Samaria ,
por cxerpi akvon ;
Jesuo diris al sxi:Donu al mi trinki .
*
CXar liaj discxiploj jam foriris en la urbon ,
por acxeti nutrajxojn .
*
La Samarianino do diris al li:Kiel vi ,
estante Judo ,
petas trinki de mi ,
kiu estas Samarianino ? (
CXar la Judoj ne interrilatas kun la Samarianoj .)
*
Jesuo respondis kaj diris al sxi:Se vi scius la donacon de Dio ,
kaj kiu estas tiu ,
kiu diras al vi:Donu al mi trinki ,
vi petus lin ,
kaj li donus al vi vivan akvon .
*
La virino diris al li:Sinjoro ,
vi nenian cxerpilon havas ,
kaj la puto estas profunda ;
de kie do vi havas tiun vivan akvon ?
*
CXu vi estas pli granda ol nia patro Jakob ,
kiu donis al ni la puton ,
kaj trinkis mem el gxi ,
kiel ankaux liaj filoj kaj liaj brutoj ?
*
Jesuo respondis kaj diris al sxi:CXiu ,
kiu trinkas el cxi tiu akvo ,
denove soifos ;
*
sed kiu trinkos el la akvo ,
kiun mi donos al li ,
tiu neniam soifos ;
sed la akvo ,
kiun mi donos al li ,
farigxos en li fonto de akvo ,
sxprucanta supren por eterna vivo .
*
La virino diris al li:Sinjoro ,
donu al mi cxi tiun akvon ,
por ke mi ne plu soifu ,
kaj ne devu traveni cxi tien ,
por cxerpi .
*
Jesuo diris al sxi:Foriru ,
voku vian edzon ,
kaj revenu cxi tien .
*
La virino respondis kaj diris al li:Mi ne havas edzon .
Jesuo diris al sxi:Vi prave diris:Mi ne havas edzon ;
*
cxar vi havis kvin edzojn ;
kaj tiu ,
kiun vi nun havas ,
ne estas via edzo ;
cxi tion vi diris vere .
*
La virino diris al li:Sinjoro ,
mi ekvidas ,
ke vi estas profeto .
*
Niaj patroj adoradis sur cxi tiu monto ;
kaj vi diras ,
ke en Jerusalem estas la loko ,
kie oni devas adori .
*
Jesuo diris al sxi:Kredu al mi ,
virino ;
venas la horo ,
kiam nek sur cxi tiu monto ,
nek en Jerusalem ,
vi adoros la Patron .
*
Vi adoras tion ,
kion vi ne konas ;
ni adoras tion ,
kion ni konas ;
cxar el la Judoj estas la savo .
*
Sed venas la horo ,
kaj jam estas ,
kiam la veraj adorantoj adoros la Patron laux spirito kaj vero ;
cxar la Patro sercxas tiajn por esti Liaj adorantoj .
*
Dio estas Spirito:kaj Liaj adorantoj devas adori Lin laux spirito kaj vero .
*
La virino diris al li:Mi scias ,
ke venas la Mesio (
kiu estas nomata Kristo );
kiam tiu alestos ,
li anoncos al ni cxion .
*
Jesuo diris al sxi:Tiu estas mi ,
kiu parolas kun vi .
*
Kaj cxe tio venis liaj discxiploj ,
kaj ili miris ,
ke li parolas kun virino ;
tamen neniu diris:Kion vi volas ?
aux:Kial vi parolas kun sxi ?
*
La virino do lasis sian akvokrucxon ,
kaj foriris en la urbon ,
kaj diris al la homoj :
*
Venu ,
vidu homon ,
kiu rakontis al mi cxion ,
kion mi faris ;
cxu eble cxi tiu estas la Kristo ?
*
Ili eliris el la urbo ,
kaj venis al li .
*
Dume la discxiploj petis lin ,
dirante:Rabeno ,
mangxu .
*
Sed li diris al ili:Por mangxi mi havas nutrajxon ,
pri kiu vi ne scias .
*
La discxiploj do diris inter si:CXu iu alportis al li ion por mangxi ?
*
Jesuo diris al ili:Mia nutrajxo estas plenumi la volon de Tiu ,
kiu min sendis ,
kaj fini Lian laboron .
*
CXu vi ne diras:Estas ankoraux kvar monatoj ,
kaj venas la rikolto ?
jen mi diras al vi:Levu viajn okulojn kaj rigardu la kampojn ,
ke ili jam estas blankaj por la rikolto .
*
La rikoltanto ricevas salajron ,
kaj kolektas frukton por eterna vivo ,
por ke gxoju kune la semanto kaj la rikoltanto .
*
CXar en cxi tio estas vera la proverbo:Unu semas ,
alia rikoltas .
*
Mi vin sendis ,
por rikolti tion ,
kion vi ne prilaboris ;
aliaj laboris ,
kaj vi eniris en ilian laboron .
*
Kaj el tiu urbo multaj el la Samarianoj kredis al li pro la diro de la virino ,
kiu atestis:Li rakontis al mi cxion ,
kion mi faris .
*
Kiam do la Samarianoj venis al li ,
ili petis ,
ke li restu cxe ili ;
kaj li restis tie du tagojn .
*
Kaj multe pli multaj kredis pro lia vorto ,
*
kaj diris al la virino:Jam ne pro via diro ni kredas ,
cxar ni mem auxdis lin ;
kaj ni scias ,
ke cxi tiu estas vere la Savanto de la mondo .
*
Kaj post la du tagoj li foriris de tie en Galileon .
*
CXar Jesuo mem atestis ,
ke profeto ne havas honoron en sia propra lando .
*
Kiam do li venis en Galileon ,
la Galileanoj akceptis lin ,
cxar ili jam vidis cxion ,
kion li faris en Jerusalem dum la festo ;
cxar ili ankaux iris al la festo .
*
Li revenis en Kanan Galilean ,
kie li faris la akvon vino .
Kaj estis unu kortegano ,
kies filo estis malsana en Kapernaum .
*
Kiam li auxdis ,
ke Jesuo alvenis el Judujo en Galileon ,
li iris al li ,
kaj petis lin malsupreniri kaj resanigi lian filon ;
cxar li preskaux mortis .
*
Jesuo do diris al li:Se vi ne vidas signojn kaj mirindajxojn ,
vi tute ne kredos .
*
La kortegano diris al li:Sinjoro ,
malsupreniru ,
antaux ol mia fileto mortos .
*
Jesuo diris al li:Foriru ,
via filo vivas .
La viro kredis la vorton ,
kiun Jesuo parolis al li ,
kaj li foriris .
*
Dum li ankoraux malsupreniris ,
liaj sklavoj lin renkontis ,
dirante:Via filo vivas .
*
Li demandis al ili pri la horo ,
kiam li ekresanigxis .
Ili respondis al li:Hieraux je la sepa horo la febro lin forlasis .
*
Tial la patro sciis ,
ke tio estis en tiu sama horo ,
en kiu Jesuo diris al li:Via filo vivas ;
kaj kredis li mem kaj lia tuta domo .
*
CXi tiun jam la duan signon faris Jesuo ,
veninte el Judujo en Galileon .