John:5:1-15
Seeker Overlay ON
*
Post tio estis festo de la Judoj ,
kaj Jesuo supreniris al Jerusalem .
*
En Jerusalem apud la Pordego de SXafoj estas lageto ,
nomata en la Hebrea lingvo Betesda ,
havanta kvin portikojn .
*
En tiuj kusxis amaso da malsanuloj ,
blinduloj ,
lamuloj ,
velkintoj ,
kiuj atendis la ekmovon de la akvo ;
*
cxar angxelo de la Eternulo malsupreniris iafoje en la lageton kaj movis la akvon ;
kiu ajn do unua post la movado de la akvo enpasxis ,
tiu resanigxis ,
tute egale ,
de kia malsano li suferis .
*
Kaj tie estis unu viro ,
kiu estis tridek ok jarojn en sia malforteco .
*
Kiam Jesuo vidis lin kusxantan ,
kaj sciis ,
ke li jam de longe malsanas ,
li diris al li:CXu vi volas farigxi sana ?
*
La malsanulo respondis:Sinjoro ,
mi ne havas iun por enjxeti min en la lageton ,
kiam la akvo movigxis ;
sed dum mi venas ,
alia pasxas malsupren antaux mi .
*
Jesuo diris al li:Levigxu ,
prenu vian liton ,
kaj iru .
*
Kaj la viro tuj farigxis sana ,
kaj prenis sian liton ,
kaj iris .
Kaj estis la sabato en tiu tago .
*
La Judoj do diris al la resanigito:Estas la sabato ,
kaj al vi ne konvenas porti vian liton .
*
Li respondis:Tiu ,
kiu min sanigis ,
diris al mi:Prenu vian liton ,
kaj iru .
*
Ili demandis lin:Kiu estas tiu homo ,
kiu diris al vi:Prenu kaj iru ?
*
Sed la resanigito ne sciis ,
kiu tiu estas ;
cxar Jesuo jam formovigxis pro la tiea homamaso .
*
Poste Jesuo trovis lin en la templo ,
kaj diris al li:Jen vi farigxis sana ;
ne plu peku ,
por ke io pli malbona ne okazu al vi .
*
La viro foriris ,
kaj diris al la Judoj ,
ke Jesuo estas tiu ,
kiu lin sanigis .