John:5:1-15
esperanto@John:5:1 @ Post tio estis festo de la Judoj, kaj Jesuo supreniris al Jerusalem.
esperanto@John:5:2 @ En Jerusalem apud la Pordego de SXafoj estas lageto, nomata en la Hebrea lingvo Betesda, havanta kvin portikojn.
esperanto@John:5:3 @ En tiuj kusxis amaso da malsanuloj, blinduloj, lamuloj, velkintoj, kiuj atendis la ekmovon de la akvo;
esperanto@John:5:4 @ cxar angxelo de la Eternulo malsupreniris iafoje en la lageton kaj movis la akvon; kiu ajn do unua post la movado de la akvo enpasxis, tiu resanigxis, tute egale, de kia malsano li suferis.
esperanto@John:5:5 @ Kaj tie estis unu viro, kiu estis tridek ok jarojn en sia malforteco.
esperanto@John:5:6 @ Kiam Jesuo vidis lin kusxantan, kaj sciis, ke li jam de longe malsanas, li diris al li:CXu vi volas farigxi sana?
esperanto@John:5:7 @ La malsanulo respondis:Sinjoro, mi ne havas iun por enjxeti min en la lageton, kiam la akvo movigxis; sed dum mi venas, alia pasxas malsupren antaux mi.
esperanto@John:5:8 @ Jesuo diris al li:Levigxu, prenu vian liton, kaj iru.
esperanto@John:5:9 @ Kaj la viro tuj farigxis sana, kaj prenis sian liton, kaj iris. Kaj estis la sabato en tiu tago.
esperanto@John:5:10 @ La Judoj do diris al la resanigito:Estas la sabato, kaj al vi ne konvenas porti vian liton.
esperanto@John:5:11 @ Li respondis:Tiu, kiu min sanigis, diris al mi:Prenu vian liton, kaj iru.
esperanto@John:5:12 @ Ili demandis lin:Kiu estas tiu homo, kiu diris al vi:Prenu kaj iru?
esperanto@John:5:13 @ Sed la resanigito ne sciis, kiu tiu estas; cxar Jesuo jam formovigxis pro la tiea homamaso.
esperanto@John:5:14 @ Poste Jesuo trovis lin en la templo, kaj diris al li:Jen vi farigxis sana; ne plu peku, por ke io pli malbona ne okazu al vi.
esperanto@John:5:15 @ La viro foriris, kaj diris al la Judoj, ke Jesuo estas tiu, kiu lin sanigis.