John:5
Seeker Overlay ON
*
Post tio estis festo de la Judoj ,
kaj Jesuo supreniris al Jerusalem .
*
En Jerusalem apud la Pordego de SXafoj estas lageto ,
nomata en la Hebrea lingvo Betesda ,
havanta kvin portikojn .
*
En tiuj kusxis amaso da malsanuloj ,
blinduloj ,
lamuloj ,
velkintoj ,
kiuj atendis la ekmovon de la akvo ;
*
cxar angxelo de la Eternulo malsupreniris iafoje en la lageton kaj movis la akvon ;
kiu ajn do unua post la movado de la akvo enpasxis ,
tiu resanigxis ,
tute egale ,
de kia malsano li suferis .
*
Kaj tie estis unu viro ,
kiu estis tridek ok jarojn en sia malforteco .
*
Kiam Jesuo vidis lin kusxantan ,
kaj sciis ,
ke li jam de longe malsanas ,
li diris al li:CXu vi volas farigxi sana ?
*
La malsanulo respondis:Sinjoro ,
mi ne havas iun por enjxeti min en la lageton ,
kiam la akvo movigxis ;
sed dum mi venas ,
alia pasxas malsupren antaux mi .
*
Jesuo diris al li:Levigxu ,
prenu vian liton ,
kaj iru .
*
Kaj la viro tuj farigxis sana ,
kaj prenis sian liton ,
kaj iris .
Kaj estis la sabato en tiu tago .
*
La Judoj do diris al la resanigito:Estas la sabato ,
kaj al vi ne konvenas porti vian liton .
*
Li respondis:Tiu ,
kiu min sanigis ,
diris al mi:Prenu vian liton ,
kaj iru .
*
Ili demandis lin:Kiu estas tiu homo ,
kiu diris al vi:Prenu kaj iru ?
*
Sed la resanigito ne sciis ,
kiu tiu estas ;
cxar Jesuo jam formovigxis pro la tiea homamaso .
*
Poste Jesuo trovis lin en la templo ,
kaj diris al li:Jen vi farigxis sana ;
ne plu peku ,
por ke io pli malbona ne okazu al vi .
*
La viro foriris ,
kaj diris al la Judoj ,
ke Jesuo estas tiu ,
kiu lin sanigis .
*
Kaj la Judoj persekutis Jesuon pro tio ,
ke li tion faris en sabato .
*
Sed Jesuo respondis al ili:Mia Patro gxis nun laboras ,
kaj mi laboras .
*
Pro tio do la Judoj des pli celis mortigi lin ,
pro tio ,
ke li ne nur malobservis la sabaton ,
sed ankaux diris ,
ke Dio estas lia propra Patro ,
kaj pretendis esti egala al Dio .
*
Jesuo do respondis kaj diris al ili :
Vere ,
vere ,
mi diras al vi:La Filo ne povas per si mem fari ion ,
krom tio ,
kion li vidas la Patron faranta ;
cxar kion ajn Li faras ,
tion la Filo tiel same ankaux faras .
*
CXar la Patro amas la Filon ,
kaj montras al li cxion ,
kion Li mem faras ;
kaj Li montros al li farojn pli grandajn ol cxi tio ,
por ke vi miru .
*
CXar kiel la Patro levas la mortintojn kaj ilin vivigas ,
tiel ankaux la Filo vivigas tiujn ,
kiujn li volas .
*
CXar la Patro jugxas neniun ,
sed Li donis cxian jugxon al la Filo ,
*
por ke cxiuj honoru la Filon tiel same ,
kiel ili honoras la Patron .
Kiu ne honoras la Filon ,
tiu ne honoras la Patron ,
kiu lin sendis .
*
Vere ,
vere ,
mi diras al vi:Kiu auxskultas mian vorton ,
kaj kredas al Tiu ,
kiu min sendis ,
tiu havas eternan vivon kaj ne venas en jugxon ,
sed jam pasis de morto en vivon .
*
Vere ,
vere ,
mi diras al vi:Venas horo kaj jam estas ,
kiam la mortintoj auxdos la vocxon de la Filo de Dio ;
kaj la auxdintoj vivos .
*
CXar kiel la Patro havas en Si mem vivon ,
tiel Li donis al la Filo ankaux ,
ke cxi tiu havu en si mem vivon ;
*
kaj Li donis al li la rajton fari jugxon ,
cxar li estas la Filo de homo .
*
Ne miru pro tio ;
cxar venas horo ,
en kiu cxiuj ,
kiuj estas en la tomboj ,
auxdos lian vocxon ,
*
kaj eliros ;
la farintoj de bono ,
al relevigxo por vivo ;
sed la farintoj de malbono ,
al relevigxo por jugxo .
*
Mi ne povas per mi mem fari ion ;
kiel mi auxdas ,
tiel mi jugxas ;
kaj mia jugxo estas justa ,
cxar mi celas ne mian propran volon ,
sed la volon de Tiu ,
kiu min sendis .
*
Se mi atestus pri mi mem ,
mia atesto ne estus vera .
*
Estas alia ,
kiu atestas pri mi ;
kaj mi scias ,
ke vera estas la atesto ,
kiun li atestas pri mi .
*
Vi sendis al Johano ,
kaj li atestis pri la vero .
*
Sed la atesto ,
kiun mi ricevas ,
ne estas el homo ,
tamen mi tion diras ,
por ke vi estu savitaj .
*
Li estis la lampo ,
kiu brulas kaj lumas ;
kaj vi volis gxoji kelkan tempon en lia lumo .
*
Sed la atesto ,
kiun mi havas ,
estas pli granda ol la atesto de Johano ;
cxar la laboroj ,
kiujn la Patro donis al mi por fini ,
tiuj samaj laboroj ,
kiujn mi faras ,
atestas pri mi ,
ke la Patro min sendis .
*
Kaj la Patro ,
kiu min sendis ,
atestis pri mi .
Vi nek auxdis iam Lian vocxon ,
nek vidis Lian formon .
*
Kaj vi ne havas Lian vorton restantan en vi ,
cxar vi ne kredas al tiu ,
kiun Li sendis .
*
Vi esploras la Skribojn ,
cxar vi opinias ,
ke en ili vi havas eternan vivon ;
kaj ili estas tio ,
kio atestas pri mi ;
*
kaj vi ne volas veni al mi ,
por havi vivon .
*
De homoj mi ne prenas gloron .
*
Sed mi vin scias ,
ke vi ne havas en vi la amon al Dio .
*
Mi venis en la nomo de mia Patro ,
kaj vi min ne akceptas ;
se alia venos en sia propra nomo ,
vi lin akceptos .
*
Kiel povas kredi vi ,
kiuj prenas gloron unu de alia ,
kaj la gloron ,
kiu venas de la sola Dio ,
vi ne sercxas ?
*
Ne pensu ,
ke mi akuzos vin antaux la Patro ;
ekzistas unu ,
kiu akuzas vin ,
Moseo ,
al kiu vi esperas .
*
CXar se vi kredus al Moseo ,
vi ankaux kredus al mi ,
cxar li skribis pri mi .
*
Sed se vi ne kredas liajn skribojn ,
kiel vi kredos miajn vortojn ?