John:9:1-12
Seeker Overlay ON
*
Kaj preterirante ,
li vidis viron blindan de post la naskigxo .
*
Kaj liaj discxiploj demandis lin ,
dirante:Rabeno ,
kiu do pekis ,
cxi tiu viro ,
aux liaj gepatroj ,
ke li naskigxis blinda ?
*
Jesuo respondis:Nek cxi tiu viro pekis ,
nek liaj gepatroj ;
sed por ke la faroj de Dio aperu en li .
*
Dum estas tago ,
mi devas prilabori la farojn de Tiu ,
kiu min sendis ;
venas la nokto ,
kiam neniu povas labori .
*
Dum mi estas en la mondo ,
mi estas la lumo de la mondo .
*
Dirinte tion ,
li kracxis sur la teron ,
kaj faris el la kracxajxo koton ,
kaj sxmiris per la koto la okulojn de la blindulo ,
*
kaj diris al li:Iru ,
lavu vin en la lageto de SXiloahx (
tio estas ,
Sendito ).
Li do foriris ,
kaj sin lavis ,
kaj revenis vidanta .
*
La najbaroj do ,
kaj tiuj ,
kiuj antauxe vidis lin ,
ke li estas almozulo ,
diris:CXu cxi tiu ne estas tiu ,
kiu sidis kaj petis almozojn ?
*
Unuj diris:Li estas ;
aliaj diris:Ne ,
sed li estas simila al tiu .
Li diris:Tiu mi estas .
*
Ili do diris al li:Kiamaniere viaj okuloj malfermigxis ?
*
Li respondis kaj diris:La homo ,
nomata Jesuo ,
faris koton kaj sxmiris miajn okulojn ,
kaj diris al mi:Iru al SXiloahx ,
kaj vin lavu ;
kaj mi iris ,
kaj lavis min ,
kaj mi ricevis vidpovon .
*
Tiam ili diris al li:Kie li estas ?
Li diris:Mi ne scias .