John:9:1-12




esperanto@John:9:1 @ Kaj preterirante, li vidis viron blindan de post la naskigxo.

esperanto@John:9:2 @ Kaj liaj discxiploj demandis lin, dirante:Rabeno, kiu do pekis, cxi tiu viro, aux liaj gepatroj, ke li naskigxis blinda?

esperanto@John:9:3 @ Jesuo respondis:Nek cxi tiu viro pekis, nek liaj gepatroj; sed por ke la faroj de Dio aperu en li.

esperanto@John:9:4 @ Dum estas tago, mi devas prilabori la farojn de Tiu, kiu min sendis; venas la nokto, kiam neniu povas labori.

esperanto@John:9:5 @ Dum mi estas en la mondo, mi estas la lumo de la mondo.

esperanto@John:9:6 @ Dirinte tion, li kracxis sur la teron, kaj faris el la kracxajxo koton, kaj sxmiris per la koto la okulojn de la blindulo,

esperanto@John:9:7 @ kaj diris al li:Iru, lavu vin en la lageto de SXiloahx (tio estas, Sendito). Li do foriris, kaj sin lavis, kaj revenis vidanta.

esperanto@John:9:8 @ La najbaroj do, kaj tiuj, kiuj antauxe vidis lin, ke li estas almozulo, diris:CXu cxi tiu ne estas tiu, kiu sidis kaj petis almozojn?

esperanto@John:9:9 @ Unuj diris:Li estas; aliaj diris:Ne, sed li estas simila al tiu. Li diris:Tiu mi estas.

esperanto@John:9:10 @ Ili do diris al li:Kiamaniere viaj okuloj malfermigxis?

esperanto@John:9:11 @ Li respondis kaj diris:La homo, nomata Jesuo, faris koton kaj sxmiris miajn okulojn, kaj diris al mi:Iru al SXiloahx, kaj vin lavu; kaj mi iris, kaj lavis min, kaj mi ricevis vidpovon.

esperanto@John:9:12 @ Tiam ili diris al li:Kie li estas? Li diris:Mi ne scias.


Seeker Overlay: Off On

[BookofJohn] [John:8] [John:9] [John:10] [Discuss] Tag John:9:1-12 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: