John:9:13-34




esperanto@John:9:13 @ Ili kondukis al la Fariseoj la iam blindan viron.

esperanto@John:9:14 @ Sed estis sabato la tago, en kiu Jesuo faris la koton kaj malfermis liajn okulojn.

esperanto@John:9:15 @ La Fariseoj do denove demandis lin, kiamaniere li ricevis vidpovon. Kaj li diris al ili:Li metis koton sur miajn okulojn, kaj mi lavis min, kaj mi vidas.

esperanto@John:9:16 @ Unuj do el la Fariseoj diris:CXi tiu homo ne estas de Dio, cxar li ne observas la sabaton. Aliaj diris:Kiel povas homo pekulo fari tiajn signojn? Kaj malkonsento estis inter ili.

esperanto@John:9:17 @ Denove ili diris al la blindulo:Kion vi diras pri li rilate tion, ke li malfermis viajn okulojn? Li diris:Li estas profeto.

esperanto@John:9:18 @ La Judoj ne kredis pri li, ke li estis antauxe blinda, kaj ke li ricevis vidpovon, gxis ili alvokis la gepatrojn de tiu, kiu ricevis vidpovon,

esperanto@John:9:19 @ kaj demandis ilin, dirante:CXu cxi tiu estas via filo, kiu, vi diras, naskigxis blinda? kiel do li nun vidas?

esperanto@John:9:20 @ Liaj gepatroj respondis kaj diris:Ni scias, ke cxi tiu estas nia filo, kaj ke li naskigxis blinda;

esperanto@John:9:21 @ sed kial li nun vidas, ni ne scias; kaj kiu malfermis liajn okulojn, ni ne scias; demandu lin, li havas plenagxon; li pri si mem parolos.

esperanto@John:9:22 @ Tion diris la gepatroj, cxar ili timis la Judojn; cxar la Judoj jam interkonsentis, ke se iu konfesos, ke li estas la Kristo, tiu estu forigita el la sinagogo.

esperanto@John:9:23 @ Tial la gepatroj diris:Li havas plenagxon, demandu lin.

esperanto@John:9:24 @ Ili do denove alvokis la viron, kiu estis blinda, kaj diris al li:Donu gloron al Dio; ni certe scias, ke tiu homo estas pekulo.

esperanto@John:9:25 @ Li do respondis:CXu li estas pekulo, mi ne scias; unu aferon mi scias, ke mi estis blinda kaj nun vidas.

esperanto@John:9:26 @ Tiam ili diris al li denove:Kion li faris al vi? kiamaniere li malfermis viajn okulojn?

esperanto@John:9:27 @ Li respondis al ili:Mi jxus diris al vi, kaj vi ne atentis; kial vi volas denove gxin auxdi? cxu vi ankaux volas farigxi liaj discxiploj?

esperanto@John:9:28 @ Tiam ili insultis lin, kaj diris:Vi estas lia discxiplo, sed ni estas discxiploj de Moseo.

esperanto@John:9:29 @ Ni scias, ke Dio parolis al Moseo; sed pri cxi tiu, ni ne scias, de kie li estas.

esperanto@John:9:30 @ La viro respondis kaj diris al ili:Jen la mirindajxo, ke vi ne scias, de kie li estas, kaj tamen li malfermis miajn okulojn.

esperanto@John:9:31 @ Ni scias, ke Dio ne atentas pekulojn; sed se iu estas adoranto de Dio kaj plenumas Lian volon, tiun Li atentas.

esperanto@John:9:32 @ De la komenco de la mondo oni neniam auxdis, ke iu malfermis la okulojn de homo, kiu naskigxis blinda.

esperanto@John:9:33 @ Se cxi tiu homo ne estus de Dio, li nenion povus fari.

esperanto@John:9:34 @ Ili respondis kaj diris al li:Vi tute naskigxis en pekoj, kaj cxu vi nin instruas? Kaj ili forpelis lin eksteren.


Seeker Overlay: Off On

[BookofJohn] [John:8] [John:9] [John:10] [Discuss] Tag John:9:13-34 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: