Jonah:2
Seeker Overlay ON
*
Kaj Jona ekpregxis al la Eternulo ,
sia Dio ,
el la interno de la fisxo .
*
Kaj li diris :
Kiam mi suferis ,
mi vokis al la Eternulo ,
Kaj Li respondis al mi ;
El la ventro de SXeol mi kriis ,
Kaj Vi auxskultis mian vocxon .
*
Vi jxetis min en la profundegon ,
en la internon de la maro ,
Kaj fluego min cxirkauxis ;
CXiuj Viaj ondegoj kaj ondoj iris super min .
*
Kaj mi pensis:Mi estas forpusxita de antaux Viaj okuloj ;
Tamen mi rigardos ankoraux Vian sanktan templon .
*
CXirkauxis min akvo gxis la animo ;
Abismo min cxirkauxis ;
Junko kovris mian kapon .
*
Mi falis malsupren gxis la fundamento de la montoj ;
La tero baris min por cxiam per siaj rigliloj ;
Sed Vi ,
ho Eternulo ,
mia Dio ,
elirigis mian vivon el la pereo .
*
Kiam mia animo senfortigxis en mi ,
mi rememoris la Eternulon ;
Kaj mia pregxo alvenis al Vi en Vian sanktan templon .
*
Tiuj ,
kiuj servas al vantajxoj ,
Senigas sin je favorkoreco .
*
Sed mi kun danka vocxo alportos al Vi oferon ;
Kion mi promesis ,
tion mi plenumos ;
Savo estas cxe la Eternulo .
*
Kaj la Eternulo ordonis al la fisxo ,
kaj gxi elvomis Jonan sur la sekteron .