Joshua:13:8-33
Seeker Overlay ON
*
Kun cxi tiu tribo la Rubenidoj kaj la Gadidoj prenis sian heredan parton ,
kiun donis al ili Moseo transe de Jordan oriente ,
kiel donis al ili Moseo ,
servanto de la Eternulo ;
*
de Aroer ,
kiu estas sur la bordo de la torento Arnon ,
kaj la urbon ,
kiu estas meze de la valo ,
kaj la tutan ebenajxon Medba gxis Dibon ;
*
kaj cxiujn urbojn de Sihxon ,
regxo de la Amoridoj ,
kiu regis en HXesxbon ,
gxis la limo de la Amonidoj ;
*
kaj Gileadon ,
kaj la regionon de la Gesxuridoj kaj Maahxatidoj ,
kaj la tutan monton HXermon ,
kaj la tutan Basxanon gxis Salhxa ;
*
la tutan regnon de Og en Basxan ,
kiu regis en Asxtarot kaj Edrei .
Li restis el la Rafaidoj .
Kaj Moseo venkobatis ilin ,
kaj forpelis ilin .
*
Sed la Izraelidoj ne forpelis la Gesxuridojn kaj la Maahxatidojn ;
kaj la Gesxuridoj kaj Maahatidoj restis inter la Izraelidoj gxis nun .
*
Nur al la tribo de Levi li ne donis heredan parton ;
la fajroferoj de la Eternulo ,
Dio de Izrael ,
estas ilia hereda parto ,
kiel Li diris al li .
*
Kaj Moseo donis al la tribo de la Rubenidoj laux iliaj familioj .
*
Kaj ilia regiono estis de Aroer ,
kiu estas sur la bordo de la torento Arnon ,
kaj la urbo ,
kiu estas meze de la valo ,
kaj la tuta ebenajxo gxis Medba ,
*
HXesxbon ,
kaj cxiuj gxiaj urboj ,
kiuj estas sur la ebenajxo ,
Dibon kaj Bamot-Baal kaj Bet-Baal-Meon
*
kaj Jahac kaj Kedemot kaj Mefaat
*
kaj Kirjataim kaj Sibma kaj Ceret-SXahxar sur la monto Emek
*
kaj Bet-Peor kaj la deklivoj de Pisga kaj Bet-Jesximot ,
*
kaj cxiuj urboj de la ebenajxo ,
kaj la tuta regno de Sihxon ,
regxo de la Amoridoj ,
kiu regis en HXesxbon ,
kaj kiun mortigis Moseo ,
kiel ankaux la Midjanajn princojn Evi kaj Rekem kaj Cur kaj HXur kaj Reba ,
princojn de Sihxon ,
kiuj logxis en la lando .
*
Kaj Bileamon ,
filon de Beor ,
la sorcxiston ,
mortigis la Izraelidoj per glavo kune kun la aliaj mortigitoj .
*
Kaj limo de la Rubenidoj estis Jordan kaj gxia regiono .
Tio estas la posedajxo de la Rubenidoj laux iliaj familioj ,
la urboj kaj iliaj vilagxoj .
*
Kaj Moseo donis al la tribo de Gad ,
al la Gadidoj ,
laux iliaj familioj .
*
Kaj ilia regiono estis Jazer ,
kaj cxiuj urboj de Gilead ,
kaj duono de la lando de la Amonidoj ,
gxis Aroer ,
kiu estas antaux Raba ;
*
kaj de HXesxbon gxis Ramat-Micpe ,
kaj Betonim ;
kaj de Mahxanaim gxis la limo de Debir ;
*
kaj en la valo ,
Bet-Haram kaj Bet-Nimra kaj Sukot kaj Cafon ,
la restajxo de la regno de Sihxon ,
regxo de HXesxbon ;
limo estis Jordan gxis la fino de la maro Kineret ,
transe de Jordan ,
oriente .
*
Tio estas la posedajxo de la Gadidoj laux iliaj familioj ,
la urboj kaj iliaj vilagxoj .
*
Kaj Moseo donis al la duontribo de Manase ;
kaj tio estis por la duontribo de Manase laux iliaj familioj .
*
Kaj ilia regiono estis:de Mahxanaim la tuta Basxan ,
la tuta regno de Og ,
regxo de Basxan ,
kaj cxiuj Vilagxoj de Jair ,
kiuj estas en Basxan ,
sesdek urboj ;
*
kaj duono de Gilead ,
kaj Asxtarot kaj Edrei ,
urboj de la regno de Og en Basxan ,
estis donitaj al la idoj de Mahxir ,
filo de Manase ,
al duono de la idoj de Mahxir laux iliaj familioj .
*
Tio estas ,
kion Moseo disdividis sur la stepoj de Moab ,
transe de Jordan ,
antaux Jerihxo ,
oriente .
*
Sed al la tribo de Levi Moseo ne donis posedajxon:la Eternulo ,
Dio de Izrael ,
estas ilia hereda parto ,
kiel Li diris al ili .