Judges:16:23-31
Seeker Overlay ON
*
La estroj de la Filisxtoj kunvenis ,
por alporti grandan oferon al sia dio Dagon kaj por festeni ,
kaj ili diris:Nia dio transdonis en niajn manojn nian malamikon SXimsxon .
*
Kaj la popolo vidis lin ,
kaj gloris sian dion ,
dirante:Nia dio transdonis en niajn manojn nian malamikon kaj la ruiniganton de nia lando kaj la mortiginton de multaj el ni .
*
Kiam ilia koro gajigxis ,
ili diris:Voku SXimsxonon ,
ke li amuzu nin .
Kaj oni vokis SXimsxonon el la malliberejo ,
kaj li faris amuzon al ili ,
kaj oni starigis lin inter la kolonoj .
*
Kaj SXimsxon diris al la junulo ,
kiu kondukis lin je la mano:Lasu min ,
ke mi palpu la kolonojn ,
sur kiuj la domo staras ,
kaj mi apogos min al ili .
*
Kaj la domo estis plena de viroj kaj virinoj ,
kaj tie estis cxiuj estroj de la Filisxtoj ;
kaj sur la tegmento estis cxirkaux tri mil viroj kaj virinoj ,
kiuj rigardis la amuzadon de SXimsxon .
*
Kaj SXimsxon vokis al la Eternulo ,
kaj diris:Mia Sinjoro ,
ho Eternulo ,
mi petas ,
rememoru min kaj fortigu min nur cxi tiun fojon ,
ho Dio ,
por ke mi faru al la Filisxtoj vengxon per unu fojo pro miaj du okuloj .
*
Kaj SXimsxon kaptis la du mezajn kolonojn ,
sur kiuj staris la domo ,
kaj apogis sin al ili ,
al unu per sia dekstra mano kaj al la dua per sia maldekstra mano .
*
Kaj SXimsxon diris:Mortu mia animo kune kun la Filisxtoj !
Kaj li ekpremis forte ;
kaj falis la domo sur la estrojn ,
kaj sur la tutan popolon ,
kiu estis en gxi .
Kaj la nombro de la mortintoj ,
kiujn li mortigis cxe sia morto ,
estis pli granda ,
ol la nombro de tiuj ,
kiujn li mortigis dum sia vivo .
*
Kaj venis liaj fratoj kaj la tuta domo de lia patro kaj prenis lin ,
kaj iris kaj enterigis lin inter Corea kaj Esxtaol ,
en la tombo de lia patro Manoahx .
Li estis jugxisto de Izrael dum dudek jaroj .