Judges:3:12-30




esperanto@Judges:3:12 @ Kaj denove la Izraelidoj faris malbonon antaux la okuloj de la Eternulo; kaj la Eternulo fortigis Eglonon, regxon de Moab, kontraux Izrael, pro tio, ke ili faris malbonon antaux la okuloj de la Eternulo.

esperanto@Judges:3:13 @ Kaj li aligis al si la Amonidojn kaj Amalekidojn, kaj iris kaj venkobatis Izraelon, kaj ili ekposedis la urbon de Palmoj.

esperanto@Judges:3:14 @ Kaj la Izraelidoj servis al Eglon, regxo de Moab, dum dek ok jaroj.

esperanto@Judges:3:15 @ Kaj la Izraelidoj ekkriis al la Eternulo, kaj la Eternulo aperigis por ili savanton, Ehudon, filon de Gera, Benjamenidon, maldekstramanulon. Kaj la Izraelidoj sendis per li donacojn al Eglon, regxo de Moab.

esperanto@Judges:3:16 @ Kaj Ehud faris al si glavon dutrancxan, havantan la longon de unu ulno, kaj zonis gxin sub sia vesto al sia dekstra femuro.

esperanto@Judges:3:17 @ Kaj li prezentis la donacojn al Eglon, regxo de Moab; Eglon estis homo tre grasdika.

esperanto@Judges:3:18 @ Kaj kiam li finis la prezentadon de la donacoj, li foririgis la homojn, kiuj alportis la donacojn.

esperanto@Judges:3:19 @ Sed li mem revenis de la idoloj en Gilgal, kaj diris:Mi devas diri al vi ion sekretan, ho regxo. Kaj tiu diris:Silentu! Kaj eliris de apud li cxiuj, kiuj staris apud li.

esperanto@Judges:3:20 @ Kaj Ehud eniris al li, kiam li sidis en malvarmeta cxambreto, kiu estis por li sola; kaj Ehud diris:Mi havas por vi vorton de Dio; kaj li levigxis de la segxo.

esperanto@Judges:3:21 @ Tiam Ehud etendis sian maldekstran manon, kaj prenis la glavon de sia dekstra femuro, kaj enpusxis gxin en lian ventron tiel,

esperanto@Judges:3:22 @ ke ecx la tenilo eniris post la trancxfero, kaj la graso kovris la trancxferon; cxar li ne eltiris la glavon el lia ventro, kaj gxi trapenetris la postan parton de la korpo.

esperanto@Judges:3:23 @ Kaj Ehud eliris en la vestiblon, kaj fermis post si la pordon de la cxambreto, kaj sxlosis gxin.

esperanto@Judges:3:24 @ Kiam li eliris, la servantoj de la regxo venis, kaj vidis, ke la pordo de la cxambreto estas sxlosita, kaj ili diris:Certe pro natura bezono li estas en la malvarmeta cxambreto.

esperanto@Judges:3:25 @ Kaj ili atendis longe, sed neniu malfermis la pordon de la cxambreto; tiam ili prenis la sxlosilon kaj malsxlosis, kaj ili vidis, ke ilia sinjoro kusxas malviva sur la tero.

esperanto@Judges:3:26 @ Kaj dum ili staris konsternitaj, Ehud forkuris, kaj li preterpasis la idolojn kaj forkuris al Seira.

esperanto@Judges:3:27 @ Kaj kiam li alvenis, li ektrumpetis per korno sur la monto de Efraim, kaj la Izraelidoj malsupreniris kun li de la monto, kaj li estis antaux ili.

esperanto@Judges:3:28 @ Kaj li diris al ili:Kuru post mi; cxar la Eternulo transdonis viajn malamikojn, la Moabidojn, en viajn manojn. Kaj ili iris post li, kaj okupis la transirejon de Jordan, kondukantan al Moab, kaj permesis al neniu transiri.

esperanto@Judges:3:29 @ Kaj ili mortigis en tiu tempo cxirkaux dek mil virojn el la Moabidoj, homojn sanajn kaj fortajn; kaj neniu savigxis.

esperanto@Judges:3:30 @ Kaj en tiu tago Moab humiligxis sub la manojn de la Izraelidoj; kaj la lando ripozis dum okdek jaroj.


Seeker Overlay: Off On

[BookofJudges] [Judges:2] [Judges:3] [Judges:4] [Discuss] Tag Judges:3:12-30 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: