Judges:8:28-35




esperanto@Judges:8:28 @ Kaj humiligxis la Midjanidoj antaux la Izraelidoj kaj ne levis plu sian kapon. Kaj la lando ripozis dum kvardek jaroj en la tempo de Gideon.

esperanto@Judges:8:29 @ Kaj Jerubaal, filo de Joasx, iris kaj eklogxis en sia domo.

esperanto@Judges:8:30 @ Kaj Gideon havis sepdek filojn, kiuj eliris el liaj lumboj, cxar li havis multe da edzinoj.

esperanto@Judges:8:31 @ Kaj lia kromvirino, kiu estis en SXehxem, ankaux naskis al li filon, kaj li donis al li la nomon Abimelehx.

esperanto@Judges:8:32 @ Kaj Gideon, filo de Joasx, mortis en tre maljuna ago; kaj oni enterigis lin en la tombo de Joasx, lia patro, en Ofra de la Abiezridoj.

esperanto@Judges:8:33 @ Kiam Gideon mortis, la Izraelidoj denove malcxaste sekvis la Baalojn kaj elektis al si Baal-Beriton kiel sian dion.

esperanto@Judges:8:34 @ Kaj la Izraelidoj ne memoris la Eternulon, sian Dion, kiu savadis ilin el la manoj de cxiuj iliaj malamikoj cxirkauxe.

esperanto@Judges:8:35 @ Kaj ili ne estis favorkoraj al la domo de Jerubaal-Gideon rekompence al la tuta bono, kiun li faris al Izrael.


Seeker Overlay: Off On

[BookofJudges] [Judges:7] [Judges:8] [Judges:9] [Discuss] Tag Judges:8:28-35 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: