Leviticus:1
Seeker Overlay ON
*
La Eternulo vokis Moseon ,
kaj ekparolis al li el la tabernaklo de kunveno ,
dirante :
*
Parolu al la Izraelidoj ,
kaj diru al ili:Se iu el vi volas alporti oferon al la Eternulo ,
el la brutoj ,
el la bovoj ,
kaj el la sxafoj alportu vian oferon .
*
Se lia ofero estas brulofero el bovoj ,
li oferu virseksulon sendifektan ;
al la pordo de la tabernaklo de kunveno li alkonduku gxin ,
por favorigi al si la Eternulon .
*
Kaj li metu sian manon sur la kapon de la brulofero ,
kaj li akiros favoron kaj pekpardonon .
*
Kaj li bucxu la bovidon antaux la Eternulo ;
kaj la filoj de Aaron ,
la pastroj ,
alportu la sangon kaj aspergu per la sango cxirkauxe la altaron ,
kiu estas cxe la pordo de la tabernaklo de kunveno .
*
Kaj oni senfeligu la bruloferon kaj dishaku gxin en pecojn .
*
Kaj la filoj de la pastro Aaron metu fajron sur la altaron kaj metu lignon sur la fajron .
*
Kaj la filoj de Aaron ,
la pastroj ,
metu la pecojn ,
la kapon ,
kaj la grason ,
sur la lignon ,
kiu estas sur la fajro sur la altaro .
*
Kaj la internajxon kaj la krurojn oni lavu per akvo ;
kaj la pastro forbruligu cxion sur la altaro kiel bruloferon ;
gxi estas fajrofero ,
agrabla odorajxo al la Eternulo .
*
Kaj se lia ofero estas el la malgrandaj brutoj ,
el la sxafoj aux el la kaproj ,
brulofero ,
li alportu gxin virseksan ,
sendifektan .
*
Kaj li bucxu gxin sur la norda flanko de la altaro antaux la Eternulo ;
kaj la filoj de Aaron ,
la pastroj ,
aspergu per gxia sango la altaron cxirkauxe .
*
Kaj oni dishaku gxin en pecojn ,
apartiginte la kapon kaj la grason ,
kaj la pastro metu ilin sur la lignon ,
kiu estas sur la fajro sur la altaro .
*
Kaj la internajxon kaj la krurojn oni lavu per akvo ;
kaj la pastro cxion alportu kaj forbruligu sur la altaro kiel bruloferon ;
gxi estas fajrofero ,
agrabla odorajxo al la Eternulo .
*
Kaj se el la birdoj estas lia brulofero al la Eternulo ,
li alportu sian oferon el turtoj aux el kolombidoj .
*
Kaj la pastro alportu gxin al la altaro kaj fortordu gxian kapon kaj forbruligu gxin sur la altaro kaj elfluigu gxian sangon super la muro de la altaro .
*
Kaj gxian kropon kun gxiaj plumoj li forigu kaj jxetu gxin apud la altaron sur la orientan flankon en la cindrejon .
*
Kaj li disfendu gxiajn flugilojn ,
sed ne derompu ;
kaj la pastro forbruligu gxin sur la altaro ,
sur la ligno ,
kiu estas sur la fajro ;
gxi estas brulofero ,
fajrofero ,
agrabla odorajxo al la Eternulo .