Leviticus:5
Seeker Overlay ON
*
Se iu pekos per tio ,
ke li auxdos jxuron kaj estos atestanto ,
aux ke li vidos aux scios ,
sed ne sciigos kaj portos sur si la pekon ;
*
aux se iu ektusxos ion malpuran ,
aux kadavrajxon de malpura besto ,
aux kadavrajxon de malpura bruto ,
aux kadavrajxon de malpura rampajxo ,
kaj li tion ne scios ,
kaj li malpurigxos kaj kulpigxos ;
*
aux se iu ektusxos malpurajxon de homo ,
kia ajn estus tiu malpurajxo ,
per kiu oni malpurigxas ,
kaj li tion ne scios ,
kaj poste li sciigxos ,
kaj li estos kulpa ;
*
aux se iu per nesingarda busxo jxuros fari ion malbonan aux bonan ,
kion ajn homo elesprimas per jxuro ,
kaj li tion ne rimarkos ,
kaj poste li sciigxos ,
kaj li estos kulpa pri io el tiuj aferoj :
*
se iu estos kulpa pri io el tiuj aferoj ,
li faru konfeson pri tio ,
kion li pekis ;
*
kaj pro sia peko ,
kiun li pekis ,
li alportu al la Eternulo kiel propekan oferon inon el la malgrandaj brutoj ,
sxafinon aux kaprinon ;
kaj la pastro liberigos lin de lia peko .
*
Kaj se li ne estos suficxe bonstata ,
por alporti sxafinon ,
li alportu pro sia peko ,
kiun li pekis ,
du turtojn aux du kolombidojn al la Eternulo ,
unu kiel propekan oferon ,
la duan kiel bruloferon .
*
Li alportu ilin al la pastro ,
kaj cxi tiu prezentos antauxe tiun ,
kiu estos propeka ofero ,
kaj li tordorompos gxian kapon cxe la nuko ,
sed ne apartigos gxin ;
*
kaj li aspergos per la sango de la propeka ofero la muron de la altaro ,
kaj la restintan sangon li elpremos cxe la bazo de la altaro ;
tio estas propeka ofero .
*
Kaj el la dua li faros bruloferon laux la reguloj ;
kaj la pastro liberigos lin de la peko ,
kiun li pekis ,
kaj estos pardonite al li .
*
Se li ne estos suficxe bonstata ,
por alporti du turtojn aux du kolombidojn ,
tiam li alportu kiel oferon pro sia peko dekonon de efo da delikata faruno ,
kiel propekan oferon ;
li ne versxu sur gxin oleon kaj ne metu sur gxin olibanon ,
cxar gxi estas propeka ofero .
*
Kaj li alportu gxin al la pastro ,
kaj la pastro prenos el gxi plenmanon kiel memorparton kaj bruligos sur la altaro kun la fajroferoj al la Eternulo ;
gxi estas propeka ofero .
*
Kaj la pastro liberigos lin de lia peko ,
kiun li pekis koncerne iun el tiuj aferoj ,
kaj estos pardonite al li ;
la restajxo estu por la pastro ,
kiel farunofero .
*
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo ,
dirante :
*
Se iu kulpigxos ,
pekante per eraro kontraux la sanktajxoj de la Eternulo ,
tiam li alportu kiel prokulpan oferon al la Eternulo virsxafon sendifektan el la malgrandaj brutoj ,
havantan laux via taksado la valoron de du sikloj ,
laux la sankta siklo ;
gxi estu prokulpa ofero .
*
Kaj pro la sanktajxo ,
kontraux kiu li pekis ,
li pagu ,
kaj li aldonu kvinonon de gxia valoro kaj donu tion al la pastro ;
kaj la pastro pekliberigos lin per la prokulpa virsxafo ,
kaj estos pardonite al li .
*
Kaj se iu pekos ,
farante iun el tiuj aferoj ,
kiujn la Eternulo malpermesis ,
sed li ne sciis kaj farigxis kulpa ,
kaj li portos sur si sian pekon :
*
tiam li alportu virsxafon sendifektan el la malgrandaj brutoj ,
laux via taksado ,
kiel kulpoferon al la pastro ;
kaj la pastro pekliberigos lin koncerne lian eraron ,
kiun li faris ne sciante ,
kaj estos pardonite al li .
*
GXi estas prokulpa ofero ;
li kulpigxis antaux la Eternulo .