Leviticus:7:11-21
Seeker Overlay ON
*
Kaj jen estas la legxo pri la pacofero ,
kiu estas alportata al la Eternulo :
*
se iu gxin alportas kiel dankon ,
li alportu kun la danka ofero nefermentintajn kukojn ,
miksitajn kun oleo ,
kaj nefermentintajn flanojn ,
sxmiritajn per oleo ,
kaj el delikata faruno kukojn frititajn ,
miksitajn kun oleo .
*
Kune kun kukoj el pano fermentinta li alportu sian oferon ,
cxe sia danka pacofero .
*
Kaj li alportu unu el ili ,
el cxiu ofero ,
kiel oferdonon al la Eternulo ;
al la pastro ,
kiu aspergas la sangon de la pacofero ,
gxi apartenu .
*
Kaj la viando de la danka pacofero estu mangxata en la tago de la oferado ;
oni ne devas restigi iom el gxi gxis la mateno .
*
Sed se lia ofero estas sankta promeso aux memvola ofero ,
gxi estu mangxata en la tago de la alportado de la ofero ;
kaj ankaux en la sekvanta tago oni povas mangxi tion ,
kio restis el gxi .
*
Kaj kio restis el la viando de la ofero gxis la tria tago ,
tio estu forbruligata per fajro .
*
Se iu mangxos el la viando de sia pacofero en la tria tago ,
gxi ne akiros placxon ;
kiu alportos gxin ,
al tiu gxi ne estos kalkulata ;
gxi estos abomenindajxo ,
kaj kiu gxin mangxos ,
tiu havos pekon .
*
La viando ,
kiu ektusxis ion malpuran ,
ne estu mangxata ,
oni gxin forbruligu per fajro .
La ceteran viandon povas mangxi cxiu purulo .
*
Se iu ,
havante sur si malpurajxon ,
mangxos viandon el la pacofero ,
kiu estis destinita por la Eternulo ,
ties animo ekstermigxos el sia popolo .
*
Se iu ektusxos ion malpuran ,
cxu malpurajxon de homo ,
cxu malpuran beston ,
cxu ian malpuran abomenindajxon ,
kaj mangxos el la viando de pacofero ,
kiu estis destinita por la Eternulo ,
ties animo ekstermigxos el sia popolo .