Luke:11:14-28




esperanto@Luke:11:14 @ Kaj li estis elpelanta demonon, kiu estis muta. Kaj kiam la demono eliris, la mutulo parolis; kaj la homamaso miregis.

esperanto@Luke:11:15 @ Sed iuj el ili diris:Per Baal-Zebub, la estro de la demonoj, li elpelas demonojn.

esperanto@Luke:11:16 @ Kaj aliaj, tentante lin, postulis de li signon el la cxielo.

esperanto@Luke:11:17 @ Sed li, sciante iliajn pensojn, diris al ili:CXiu regno, dividita kontraux si, dezertigxas; kaj domo, dividita kontraux domo, falas.

esperanto@Luke:11:18 @ Kaj se ankaux Satano dividigxas kontraux si, kiel staros lia regno? cxar vi diras, ke per Baal-Zebub mi elpelas demonojn.

esperanto@Luke:11:19 @ Kaj se per Baal-Zebub mi elpelas demonojn, per kiu viaj filoj ilin elpelas? tial ili estos viaj jugxantoj.

esperanto@Luke:11:20 @ Sed se per la fingro de Dio mi elpelas demonojn, tiam la regno de Dio jam venis sur vin.

esperanto@Luke:11:21 @ Kiam fortulo plene armita gardas sian palacon, en paco estas liaj posedajxoj;

esperanto@Luke:11:22 @ sed kiam venas iu pli forta ol li kaj venkos lin, li forprenas lian plenarmilaron, al kiu li fidis, kaj disdonas lian havon.

esperanto@Luke:11:23 @ Kiu ne estas kun mi, tiu estas kontraux mi; kaj kiu ne kolektas kun mi, tiu disjxetas.

esperanto@Luke:11:24 @ Kiam la malpura spirito eliris el homo, gxi trairas tra senakvaj lokoj, sercxante ripozon; kaj ne trovante gxin, diras:Mi reiros al mia domo, el kie mi eliris.

esperanto@Luke:11:25 @ Kaj alveninte, gxi trovas gxin balaita kaj ornamita.

esperanto@Luke:11:26 @ Tiam gxi iras kaj alprenas al si sep aliajn spiritojn pli malbonajn ol gxi mem, kaj ili, enirinte, logxas tie; kaj la fina stato de tiu homo farigxas pli malbona, ol la unua.

esperanto@Luke:11:27 @ Kaj dum li cxi tion parolis, unu virino el la homamaso levis sian vocxon, kaj diris al li:Felicxaj estas la ventro, kiu naskis vin, kaj la mamoj, kiujn vi sucxis.

esperanto@Luke:11:28 @ Sed li diris:Sed pli gxuste, felicxaj estas tiuj, kiuj auxdas la vorton de Dio kaj observas gxin.


Seeker Overlay: Off On

[BookofLuke] [Luke:10] [Luke:11] [Luke:12] [Discuss] Tag Luke:11:14-28 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: