Luke:12:13-21
Seeker Overlay ON
*
Kaj unu el la homamaso diris al li:Majstro ,
diru al mia frato ,
ke li dividu kun mi la heredajxon .
*
Sed li diris al li:Ho viro ,
kiu starigis min super vi kiel jugxanton aux dividanton ?
*
Kaj li diris al ili:Zorgu ,
kaj gardu vin kontraux cxia avideco ,
cxar la vivo de homo ne konsistas en la abundeco de liaj posedajxoj .
*
Kaj li parolis al ili parabolon ,
dirante:La bieno de unu ricxulo donis abunde ;
*
kaj li konsideris ,
dirante:Kion mi faru ,
cxar mi ne havas lokon ,
kie mi povas amasigi miajn fruktojn ?
*
Kaj li diris:Jen kion mi faros:mi disbatos miajn grenejojn kaj konstruos pli grandajn ,
kaj tie mi amasigos mian grenon kaj miajn posedajxojn .
*
Kaj mi diros al mia animo:Animo ,
vi havas multajn posedajxojn ,
provizitajn por multaj jaroj ;
ripozu ,
mangxu ,
trinku ,
estu gaja .
*
Sed Dio diris al li:Ho senprudentulo !
cxi tiun nokton oni postulas de vi vian animon ;
kies estos tio ,
kion vi preparis ?
*
Tia estas tiu ,
kiu kolektas por si trezoron ,
kaj ne estas ricxa rilate Dion .