Luke:12:13-21




esperanto@Luke:12:13 @ Kaj unu el la homamaso diris al li:Majstro, diru al mia frato, ke li dividu kun mi la heredajxon.

esperanto@Luke:12:14 @ Sed li diris al li:Ho viro, kiu starigis min super vi kiel jugxanton aux dividanton?

esperanto@Luke:12:15 @ Kaj li diris al ili:Zorgu, kaj gardu vin kontraux cxia avideco, cxar la vivo de homo ne konsistas en la abundeco de liaj posedajxoj.

esperanto@Luke:12:16 @ Kaj li parolis al ili parabolon, dirante:La bieno de unu ricxulo donis abunde;

esperanto@Luke:12:17 @ kaj li konsideris, dirante:Kion mi faru, cxar mi ne havas lokon, kie mi povas amasigi miajn fruktojn?

esperanto@Luke:12:18 @ Kaj li diris:Jen kion mi faros:mi disbatos miajn grenejojn kaj konstruos pli grandajn, kaj tie mi amasigos mian grenon kaj miajn posedajxojn.

esperanto@Luke:12:19 @ Kaj mi diros al mia animo:Animo, vi havas multajn posedajxojn, provizitajn por multaj jaroj; ripozu, mangxu, trinku, estu gaja.

esperanto@Luke:12:20 @ Sed Dio diris al li:Ho senprudentulo! cxi tiun nokton oni postulas de vi vian animon; kies estos tio, kion vi preparis?

esperanto@Luke:12:21 @ Tia estas tiu, kiu kolektas por si trezoron, kaj ne estas ricxa rilate Dion.


Seeker Overlay: Off On

[BookofLuke] [Luke:11] [Luke:12] [Luke:13] [Discuss] Tag Luke:12:13-21 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: