Luke:16:1-15




esperanto@Luke:16:1 @ Kaj li diris ankaux al siaj discxiploj:Estis unu ricxa homo, kiu havis administranton; kaj cxi tiu estis denuncita al li, ke li disperdas lian havon.

esperanto@Luke:16:2 @ Kaj li alvokis lin, kaj diris al li:Kio estas tio, kion mi auxdas pri vi? donu al mi konton de via administrado, cxar vi ne plu povas administradi.

esperanto@Luke:16:3 @ Tiam la administranto diris en si:Kion mi faru? cxar mia sinjoro deprenas de mi la administradon; fosi mi ne povas, kaj mi hontas peti almozon.

esperanto@Luke:16:4 @ Mi decidis, kion mi faros, por ke oni akceptu min en siajn domojn, kiam mi estos eksigita el la administra ofico.

esperanto@Luke:16:5 @ Kaj alvokinte al si cxiun el la sxuldantoj de sia sinjoro, li diris al la unua:Kiom vi sxuldas al mia sinjoro?

esperanto@Luke:16:6 @ Kaj li diris:Cent bat’ojn da oleo. Kaj li diris al li:Prenu vian kalkulon, kaj tuj sidigxu kaj skribu kvindek.

esperanto@Luke:16:7 @ Tiam li diris al alia:Kaj kiom vi sxuldas? Kaj li diris:Cent kor’ojn da tritiko. Li diris al li:Prenu vian kalkulon, kaj skribu okdek.

esperanto@Luke:16:8 @ Kaj tiu sinjoro lauxdis la maljustan administranton, cxar li prudente agis; cxar la filoj de cxi tiu mondo estas en sia generacio pli prudentaj, ol la filoj de la lumo.

esperanto@Luke:16:9 @ Kaj mi diras al vi:Faru al vi amikojn per la mamono de maljusteco, por ke, kiam gxi mankos, oni akceptu vin en eternajn logxejojn.

esperanto@Luke:16:10 @ Kiu estas fidela en la plej malgranda afero, tiu estas fidela ankaux en multo; kaj kiu estas maljusta en la plej malgranda, tiu estas ankaux maljusta en multo.

esperanto@Luke:16:11 @ Se do vi ne estis fidelaj en la maljusta mamono, kiu konfidos al vi la veran ricxon?

esperanto@Luke:16:12 @ Kaj se vi ne estis fidelaj en tio, kio apartenas al alia homo, kiu donos al vi tion, kio estas via propra?

esperanto@Luke:16:13 @ Nenia servanto povas servi al du sinjoroj; cxar aux li malamos unu kaj amos la alian, aux li aligxos al unu kaj malestimos la alian. Vi ne povas servi al Dio kaj al Mamono!

esperanto@Luke:16:14 @ Kaj la Fariseoj ankaux, kiuj estis monavidaj, auxdis cxion tion, kaj ili lin mokis.

esperanto@Luke:16:15 @ Kaj li diris al ili:Vi estas tiuj, kiuj sxajnigas sin justaj antaux homoj, sed Dio scias viajn korojn; cxar kio estas altigita inter homoj, tio estas abomenajxo antaux Dio.


Seeker Overlay: Off On

[BookofLuke] [Luke:15] [Luke:16] [Luke:17] [Discuss] Tag Luke:16:1-15 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: