Luke:17:1-10




esperanto@Luke:17:1 @ Kaj li diris al siaj discxiploj:Ne povas esti, ke faliloj ne venos, sed ve al tiu, per kiu ili venos!

esperanto@Luke:17:2 @ Pli bone estus por tiu, se muelsxtono estus pendigita cxirkaux lia kolo, kaj se li estus jxetita en la maron, ol se li metus falilon por unu el cxi tiuj malgranduloj.

esperanto@Luke:17:3 @ Gardu vin; se via frato pekos, admonu lin; kaj se li pentos, pardonu lin.

esperanto@Luke:17:4 @ Kaj se li pekos kontraux vi sep fojojn en la tago, kaj sep fojojn turnigxos al vi, dirante:Mi pentas; vi lin pardonu.

esperanto@Luke:17:5 @ Kaj la apostoloj diris al la Sinjoro:Aldonu al ni fidon.

esperanto@Luke:17:6 @ Kaj la Sinjoro diris:Se vi havus fidon kiel semeron de sinapo, vi dirus al cxi tiu morusarbo:Estu elradikigita, kaj estu plantita en la maron; kaj gxi obeus al vi.

esperanto@Luke:17:7 @ Sed kiu el vi, havante serviston plugantan aux pasxtantan, diros al li, kiam li envenis de la kampo:Tuj venu, kaj sidigxu, por mangxi?

esperanto@Luke:17:8 @ CXu li ne diros al li prefere:Preparu ion, por ke mi verspermangxu, kaj zonu vin, kaj servu al mi, dum mi mangxos kaj trinkos; kaj poste vi mangxos kaj trinkos?

esperanto@Luke:17:9 @ CXu li dankas la serviston, cxar li faris tion, kio estis ordonita?

esperanto@Luke:17:10 @ Tiel ankaux vi, kiam vi faris cxion, kio estas ordonita al vi, diru:Ni estas senutilaj servistoj; ni faris tion, kion fari estis nia devo.


Seeker Overlay: Off On

[BookofLuke] [Luke:16] [Luke:17] [Luke:18] [Discuss] Tag Luke:17:1-10 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: