Luke:19:11-27




esperanto@Luke:19:11 @ Kaj kiam oni auxdis tion, li parolis ankoraux parabolon, cxar li estis proksime al Jerusalem, kaj oni supozis, ke la regno de Dio tuj aperos.

esperanto@Luke:19:12 @ Li do diris:Unu nobelo forvojagxis en malproksiman landon, por ricevi al si regnon, kaj reveni.

esperanto@Luke:19:13 @ Kaj vokinte al si dek siajn servistojn, li donis al ili dek min’ojn, kaj diris al ili:Negocadu, gxis mi revenos.

esperanto@Luke:19:14 @ Sed liaj regnanoj lin malamis, kaj sendis delegitaron post li, dirante:Ni ne volas, ke tiu viro regxu super ni.

esperanto@Luke:19:15 @ Kaj kiam li revenis, ricevinte la regnon, li ordonis voki al li tiujn servistojn, al kiuj li donis la monon, por ke li sciigxu, kiom ili gajnis per negocado.

esperanto@Luke:19:16 @ Kaj venis la unua, kaj diris:Sinjoro, via min’o produktis dek min’ojn.

esperanto@Luke:19:17 @ Kaj li diris al li:Bonege, bona servisto; cxar vi estis fidela en tre malgranda afero, havu auxtoritaton super dek urboj.

esperanto@Luke:19:18 @ Kaj venis la dua, kaj diris:Sinjoro, via min’o faris kvin min’ojn.

esperanto@Luke:19:19 @ Li diris ankaux al tiu:Vi ankaux estu super kvin urboj.

esperanto@Luke:19:20 @ Kaj alia venis, kaj diris:Sinjoro, jen via min’o, kiun mi konservis, flankemetitan en visxtuko;

esperanto@Luke:19:21 @ cxar mi vin timis, cxar vi estas homo severa; vi prenas tion, kion vi ne demetis, kaj rikoltas tion, kion vi ne semis.

esperanto@Luke:19:22 @ Li diris al li:El via propra busxo mi vin jugxos, vi malbona servisto. Vi sciis, ke mi estas homo severa, kiu prenas tion, kion mi ne demetis, kaj rikoltas tion, kion mi ne semis;

esperanto@Luke:19:23 @ kial do vi ne donis mian monon en bankon, por ke, reveninte, mi postulu gxin kun procento?

esperanto@Luke:19:24 @ Kaj li diris al la apudstarantoj:Forprenu de li la min’on, kaj donu gxin al tiu, kiu havas la dek min’ojn.

esperanto@Luke:19:25 @ (Kaj ili diris al li:Sinjoro, li havas dek min’ojn.)

esperanto@Luke:19:26 @ Mi diras al vi, ke al cxiu, kiu havas, estos donite; kaj for de tiu, kiu ne havas, estos prenita ecx tio, kion li havas.

esperanto@Luke:19:27 @ Cetere tiujn miajn malamikojn, kiuj ne volis, ke mi regxu super ili, konduku cxi tien, kaj mortigu ilin antaux mi.


Seeker Overlay: Off On

[BookofLuke] [Luke:18] [Luke:19] [Luke:20] [Discuss] Tag Luke:19:11-27 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: