Luke:20:9-19




esperanto@Luke:20:9 @ Kaj li komencis paroli al la popolo la jenan parabolon:Unu viro plantis vinbergxardenon, kaj luigis gxin al kultivistoj, kaj forvojagxis por longa tempo.

esperanto@Luke:20:10 @ Kaj en la gxusta tempo li sendis sklavon al la kultivistoj, por ke ili donu al li el la frukto de la vinberejo; sed la kultivistoj skurgxis lin, kaj forsendis lin senhava.

esperanto@Luke:20:11 @ Kaj li sendis ankoraux alian sklavon, kaj lin ankaux ili skurgxis kaj malhonoris, kaj forsendis lin senhava.

esperanto@Luke:20:12 @ Kaj li sendis ankoraux trian, kaj lin ankaux ili vundis kaj eljxetis.

esperanto@Luke:20:13 @ Kaj la sinjoro de la vinberejo diris:Kion mi faru? Mi sendos mian amatan filon; eble lin ili respektos.

esperanto@Luke:20:14 @ Sed kiam la kultivistoj lin vidis, ili diskutis unu kun alia, dirante:CXi tiu estas la heredonto; ni lin mortigu, por ke la heredajxo farigxu nia.

esperanto@Luke:20:15 @ Kaj ili eljxetis lin el la vinberejo kaj lin mortigis. Kion do faros al ili la sinjoro de la vinberejo?

esperanto@Luke:20:16 @ Li venos kaj pereigos cxi tiujn kultivistojn, kaj donos la vinberejon al aliaj. Kaj auxdinte tion, ili diris:Ne tiel estu.

esperanto@Luke:20:17 @ Sed li, rigardante ilin, diris:Kio do estas la jena skribitajxo: SXtono, kiun malsxatis la konstruantoj, Farigxis sxtono bazangula?

esperanto@Luke:20:18 @ CXiu, kiu falas sur tiun sxtonon, rompigxos; sed sur kiun gxi falos, tiun gxi polvigos.

esperanto@Luke:20:19 @ Kaj la skribistoj kaj cxefpastroj celis meti manojn sur lin en tiu sama horo, kaj ili timis la popolon; cxar ili eksciis, ke kontraux ili li parolis cxi tiun parabolon.


Seeker Overlay: Off On

[BookofLuke] [Luke:19] [Luke:20] [Luke:21] [Discuss] Tag Luke:20:9-19 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: