Luke:22:39-46
esperanto@Luke:22:39 @ Kaj elirinte, li iris laux sia kutimo al la monto Olivarba, kaj la discxiploj lin sekvis.
esperanto@Luke:22:40 @ Kaj veninte al la loko, li diris al ili:Pregxu, ke vi ne eniru en tenton.
esperanto@Luke:22:41 @ Kaj li iris for de ili proksimume sxtonjxeton, kaj li genuis, kaj pregxis,
esperanto@Luke:22:42 @ dirante:Patro, se Vi volas, formetu de mi cxi tiun kalikon; tamen plenumigxu ne mia volo, sed Via.
esperanto@Luke:22:43 @ Kaj aperis antaux li angxelo el la cxielo, fortigante lin.
esperanto@Luke:22:44 @ Kaj estante en agonio, li pregxis pli fervore, kaj lia sxvito farigxis kiel gutoj da sango, defalantaj sur la teron.
esperanto@Luke:22:45 @ Kaj levigxinte post la pregxo, li venis al la discxiploj kaj trovis ilin dormantaj de malgxojo,
esperanto@Luke:22:46 @ kaj diris al ili:Kial vi dormas? levigxu kaj pregxu, ke vi ne eniru en tenton.