Luke:22:7-38




esperanto@Luke:22:7 @ Kaj venis la tago de macoj, kiam oni devis bucxi la Paskon.

esperanto@Luke:22:8 @ Kaj li sendis Petron kaj Johanon, dirante:Iru kaj pretigu por ni la Paskon, por ke ni gxin mangxu.

esperanto@Luke:22:9 @ Kaj ili diris al li:Kie vi volas, ke ni pretigu?

esperanto@Luke:22:10 @ Kaj li diris al ili:Jen kiam vi estos enirintaj en la urbon, vin renkontos viro, portanta krucxon da akvo; lin sekvu en la domon, en kiun li eniros.

esperanto@Luke:22:11 @ Kaj vi diros al la domomastro:La Majstro diras:Kie estas la gastocxambro, en kiu mi mangxos la Paskon kun miaj discxiploj?

esperanto@Luke:22:12 @ Kaj li montros al vi grandan supran cxambron arangxitan; tie pretigu.

esperanto@Luke:22:13 @ Kaj ili iris kaj trovis tiel, kiel li diris al ili; kaj ili pretigis la Paskon.

esperanto@Luke:22:14 @ Kaj kiam alvenis la horo, li sidigxis, kaj la apostoloj kun li.

esperanto@Luke:22:15 @ Kaj li diris al ili:Kun deziro mi deziris mangxi cxi tiun Paskon kun vi, antaux ol mi suferos;

esperanto@Luke:22:16 @ cxar mi diras al vi:Mi ne mangxos gxin, antaux ol gxi plenumigxos en la regno de Dio.

esperanto@Luke:22:17 @ Kaj ricevinte kalikon, kaj doninte dankon, li diris:CXi tion prenu kaj dividu inter vi;

esperanto@Luke:22:18 @ cxar mi diras al vi:De nun mi ne trinkos el la frukto de la vinberarbo, gxis venos la regno de Dio.

esperanto@Luke:22:19 @ Kaj li prenis panon, kaj doninte dankon, li gxin dispecigis kaj donis al ili, dirante:CXi tio estas mia korpo, kiu estas donita por vi; cxi tion faru por memorigo pri mi.

esperanto@Luke:22:20 @ Sammaniere ankaux la kalikon post la vespermangxo, dirante:CXi tiu kaliko estas la nova interligo en mia sango, kiu estas elversxata por vi.

esperanto@Luke:22:21 @ Sed jen la mano de tiu, kiu min perfidas, estas apud mi sur la tablo.

esperanto@Luke:22:22 @ CXar la Filo de homo ja iros, laux la antauxdecido; sed ve al tiu viro, de kiu li estos perfidata!

esperanto@Luke:22:23 @ Kaj ili komencis diskuti inter si:kiu el ili faros tion.

esperanto@Luke:22:24 @ Kaj farigxis ankaux inter ili disputo:kiun el ili oni opinias la plej granda.

esperanto@Luke:22:25 @ Kaj li diris al ili:La regxoj de la nacianoj faras sin sinjoroj super ili; kaj tiujn, kiuj potencas inter ili, oni nomas Bonfarantoj.

esperanto@Luke:22:26 @ Sed vi ne estu tiaj; sed kiu estas la pli granda el vi, tiu farigxu kiel la pli juna; kaj tiu, kiu estas cxefa, kiel la servanto.

esperanto@Luke:22:27 @ CXar kiu estas la pli granda, la sidanto cxe mangxo, aux la servanto? cxu ne la sidanto cxe mangxo? sed mi estas meze de vi kiel la servanto.

esperanto@Luke:22:28 @ Sed vi estas tiuj, kiuj restadis apud mi en miaj tentoj;

esperanto@Luke:22:29 @ kaj mi difinas por vi regnon, kiel mia Patro difinis por mi;

esperanto@Luke:22:30 @ por ke vi mangxu kaj trinku cxe mia tablo en mia regno, kaj sidu sur tronoj, jugxante la dek du tribojn de Izrael.

esperanto@Luke:22:31 @ Simon, Simon, jen Satano postulis vin cxiujn, por kribri kiel tritikon;

esperanto@Luke:22:32 @ sed mi pregxis por vi, ke via fido ne sxanceligxu; kaj vi, kiam vi konvertigxos, firmigu viajn fratojn.

esperanto@Luke:22:33 @ Kaj li diris al li:Sinjoro, vin mi estas preta akompani ecx al malliberejo kaj al morto.

esperanto@Luke:22:34 @ Kaj li diris:Mi diras al vi, Petro, koko ne krios hodiaux, antaux ol vi trifoje malkonfesos, ke vi min konas.

esperanto@Luke:22:35 @ Kaj li diris al ili:Kiam mi vin elsendis sen monujo kaj sako kaj sxuoj, cxu io mankis al vi?

esperanto@Luke:22:36 @ Kaj ili diris:Nenio. Kaj li diris al ili:Sed nun kiu havas monujon, tiu prenu gxin, kaj ankaux sakon; kaj kiu ne havas, tiu vendu sian mantelon kaj acxetu glavon.

esperanto@Luke:22:37 @ CXar mi diras al vi, ke tio, kio estas skribita, devas plenumigxi pri mi:Kaj li estis alkalkulita al krimuloj; cxar tio, kio rilatas al mi, havas sian finon.

esperanto@Luke:22:38 @ Kaj ili diris:Sinjoro, jen estas du glavoj; kaj li diris al ili:Suficxas.


Seeker Overlay: Off On

[BookofLuke] [Luke:21] [Luke:22] [Luke:23] [Discuss] Tag Luke:22:7-38 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: