Luke:23
Seeker Overlay ON
*
Kaj la tuta cxeestantaro levigxis ,
kaj kondukis lin antaux Pilaton .
*
Kaj ili komencis akuzi lin ,
dirante:Ni trovis cxi tiun viron erariganta nian nacion ,
kaj malpermesanta pagi tributon al Cezaro ,
kaj diranta ,
ke li mem estas Kristo ,
regxo .
*
Kaj Pilato demandis lin ,
dirante:CXu vi estas la Regxo de la Judoj ?
Kaj li responde al li diris:Vi diras .
*
Kaj Pilato diris al la cxefpastroj kaj homamasoj:Mi trovas nenian kulpon en cxi tiu viro .
*
Sed ili insistis ,
dirante:Li malkvietigas la popolon ,
instruante tra la tuta Judujo ,
kaj komencante de Galileo ,
ecx gxis cxi tie .
*
Sed kiam Pilato tion auxdis ,
li demandis ,
cxu la viro estas Galileano .
*
Kaj kiam li sciigxis ,
ke li estas el sub la auxtoritato de Herodo ,
li sendis lin al Herodo ,
kiu ankaux cxeestis en Jerusalem en tiuj tagoj .
*
Sed Herodo ,
vidinte Jesuon ,
treege gxojis ;
cxar de longe li deziris vidi lin ,
cxar li jam auxdis pri li ,
kaj li esperis vidi ian signon ,
faritan de li .
*
Kaj li demandis lin per multaj vortoj ,
sed li respondis al li nenion .
*
Kaj la cxefpastroj kaj la skribistoj staris ,
forte lin akuzante .
*
Kaj Herodo kaj liaj soldatoj malhonoris lin kaj mokis lin ,
kaj vestinte lin per brilaj vestoj ,
li resendis lin al Pilato .
*
Kaj Herodo kaj Pilato farigxis amikoj unu kun la alia en tiu sama tago ;
cxar antauxe ili havis inter si malamon .
*
Kaj Pilato ,
kunvokinte la cxefpastrojn kaj la regantojn kaj la popolon ,
*
diris al ili:Vi alkondukis antaux min cxi tiun viron ,
kiel erarigantan la popolon ;
kaj jen ekzameninte lin antaux vi ,
mi trovis nenian kulpon en cxi tiu viro rilate tion ,
pri kio vi lin akuzas ;
*
nek Herodo ankaux ,
cxar li resendis lin al ni ;
kaj jen nenio inda je morto estas farita de li .
*
Tial mi lin skurgxos kaj liberigos .
*
CXar li devis liberigi unu al ili dum la festo .
*
Sed amase ili kriis ,
dirante:Forigu lin ,
kaj liberigu al ni Barabason ;
*
kiu pro ribelado farita en la urbo ,
kaj pro mortigo ,
estis jxetita en malliberejon .
*
Kaj Pilato ,
volante liberigi Jesuon ,
denove parolis al ili ;
*
sed ili lauxte kriis ,
dirante:Krucumu ,
krucumu lin .
*
Kaj la trian fojon li diris al ili:Kial ?
kian malbonon faris cxi tiu ?
mi trovis en li nenion indan je morto ;
mi do lin skurgxos kaj liberigos .
*
Sed ili insistis per grandaj krioj ,
postulante krucumi lin .
Kaj iliaj krioj superfortis .
*
Kaj Pilato donis jugxon ,
ke plenumigxu ilia postulo .
*
Kaj li liberigis tiun ,
kiu pro ribelado kaj mortigo estis jxetita en malliberejon ,
kaj kiun ili postulis ;
sed Jesuon li transdonis al ilia volo .
*
Kaj kiam ili forkondukis lin ,
ili kaptis Simonon ,
Kirenanon ,
venantan de la kamparo ,
kaj metis sur lin la krucon ,
por porti gxin post Jesuo .
*
Kaj sekvis lin granda amaso de la popolo ,
kaj de virinoj ,
kiuj gxemis kaj lamentis pro li .
*
Sed Jesuo ,
turninte sin al ili ,
diris:Filinoj de Jerusalem ,
ne ploru pro mi ,
sed ploru pro vi kaj pro viaj infanoj .
*
CXar jen venas tagoj ,
kiam oni diros:Felicxaj estas la senfruktaj ,
kaj la ventroj ne naskintaj ,
kaj la mamoj ne nutrintaj .
*
Tiam oni komencos diri al la montoj:Falu sur nin ;
kaj al la montetoj:Kovru nin .
*
CXar se oni tiel agas en la suka ligno ,
kiel oni agos en la seka ?
*
Kaj estis kondukataj kun li ankaux aliaj du ,
krimuloj ,
por esti mortigitaj .
*
Kaj kiam ili alvenis al la loko nomata Kranio ,
tie ili krucumis lin ,
kaj la krimulojn ,
unu dekstre kaj unu maldekstre .
*
Kaj Jesuo diris:Patro ,
pardonu ilin ;
cxar ili ne scias ,
kion ili faras .
Kaj dividante inter si liajn vestojn ,
ili jxetis lotojn .
*
Kaj la popolo staris ,
rigardanta .
Kaj la regantoj ankaux mokis lin ,
dirante:Aliajn li savis:li savu sin mem ,
se cxi tiu estas la Kristo de Dio ,
la elektito .
*
Kaj sxercis pri li ankaux la soldatoj ,
venante al li kaj proponante al li vinagron ,
*
kaj dirante:Se vi estas la Regxo de la Judoj ,
savu vin .
*
Kaj estis ankaux surskribo super li:CXI TIU ESTAS LA REGXO DE LA JUDOJ .
*
Kaj unu el la pendigitaj krimuloj insultis lin ,
dirante:CXu vi ne estas la Kristo ?
savu vin kaj nin .
*
Sed la alia responde admonis lin ,
dirante:CXu vi ecx ne timas Dion ?
cxar vi estas en la sama kondamno .
*
Kaj ni ja juste ,
cxar ni ricevas rekompencon ,
merititan pro niaj faroj ;
sed cxi tiu faris nenion malbonan .
*
Kaj li diris:Jesuo ,
memoru min ,
kiam vi venos en vian regnon .
*
Kaj li diris al li:Vere mi diras al vi:Hodiaux vi estos kun mi en Paradizo .
*
Kaj jam estis cxirkaux la sesa horo ,
kaj farigxis mallumo sur la tuta lando gxis la nauxa ,
cxar la sunlumo mankis ;
*
kaj la kurteno de la sanktejo dissxirigxis en la mezo .
*
Kaj kriinte per lauxta vocxo ,
Jesuo diris:Patro ,
en Viajn manojn mi transdonas mian spiriton ;
kaj tion dirinte ,
li ellasis for la spiriton .
*
Kaj kiam la centestro vidis la okazantajxon ,
li gloris Dion ,
dirante:CXi tiu estis ja justulo .
*
Kaj cxiuj homamasoj ,
kiuj kunvenis al cxi tiu spektaklo ,
kiam ili vidis la okazintajxojn ,
reiris ,
frapante al si la bruston .
*
Kaj cxiuj liaj konantoj ,
kaj la virinoj ,
kiuj sekvis lin el Galileo ,
staris malproksime ,
vidante tion .
*
Kaj jen viro nomata Jozef ,
kiu estis konsilanto ,
viro bona kaj justa
* (
li ne konsentis al ilia intenco kaj faro ),
el Arimateo ,
urbo de la Judoj ,
kiu atendis la regnon de Dio ,
*
irinte al Pilato ,
petis la korpon de Jesuo .
*
Kaj li deprenis gxin kaj envolvis gxin en tolajxo ,
kaj metis lin en tombo ,
elhakita el sxtono ,
kie neniu antauxe kusxis .
*
Kaj estis la tago de la Preparado ,
kaj la sabato eklumis .
*
Kaj la virinoj ,
kiuj venis kun li el Galileo ,
sekvis ,
kaj vidis la tombon ,
kaj kiamaniere la korpo estis metita .
*
Kaj ili reiris ,
kaj preparis aromajxojn kaj sxmirajxojn .
Kaj sabate ili ripozis laux la ordono .