Luke:5
Seeker Overlay ON
*
Kaj dum la homamaso cxirkauxpremis lin kaj auxskultis la vorton de Dio ,
li staris apud la lago Genesaret ;
*
kaj li vidis du sxipetojn starantajn apud la lago ,
sed la fisxkaptistoj jxus eliris el ili ,
kaj lavis la retojn .
*
Kaj li eniris en unu el la sxipetoj ,
kiu apartenis al Simon ,
kaj petis ,
ke li forsxovu iom for de la bordo .
Kaj li sidigxis ,
kaj instruis la homamason el la sxipeto .
*
Kaj kiam li cxesis paroli ,
li diris al Simon:Forsxovu gxis la profundo ,
kaj mallevu la retojn por akirado .
*
Kaj responde Simon diris:Estro ,
ni jam laboris la tutan nokton kaj kaptis nenion ;
tamen laux via diro mi mallevos la retojn .
*
Kaj tion farinte ,
ili enfermis grandan amason da fisxoj ,
kaj iliaj retoj ekrompigxis ;
*
kaj ili geste signis al siaj kompanianoj en la alia sxipeto ,
ke ili venu kaj helpu ilin .
Kaj ili venis ,
kaj plenigis ambaux sxipetojn ,
gxis ekprofundigxo .
*
Sed Simon Petro ,
tion vidinte ,
falis teren antaux la genuoj de Jesuo ,
dirante:Foriru de mi ,
ho Sinjoro ,
cxar mi estas pekulo .
*
CXar pro la preno de fisxoj ,
kiun ili akiris ,
miro kaptis lin ,
kaj cxiujn ,
kiuj estis kun li ,
*
kaj tiel same Jakobon kaj Johanon ,
filojn de Zebedeo ,
kiuj estis kompanianoj de Simon .
Kaj Jesuo diris al Simon:Ne timu ;
de nun vi estos kaptisto de homoj .
*
Kaj kiam ili surbordigis siajn sxipetojn ,
ili forlasis cxion ,
kaj sekvis lin .
*
Kaj dum li estis en unu el la urboj ,
jen viro plena de lepro ;
kaj vidante Jesuon ,
li falis sur la vizagxon kaj petegis lin ,
dirante:Sinjoro ,
se vi volas ,
vi povas min purigi .
*
Kaj li etendis la manon kaj tusxis lin ,
dirante:Mi volas ;
estu purigita .
Kaj tuj la lepro foriris de li .
*
Kaj li ordonis al li ,
ke li diru al neniu:Sed foririnte ,
montru vin al la pastro kaj tiele oferu pro via purigado ,
kiel ordonis Moseo ,
por atesto al ili .
*
Sed la famo pri li des pli multe disvastigxis ;
kaj grandaj homamasoj kunvenis ,
por auxskulti kaj por esti sanigitaj je siaj malsanoj .
*
Sed li fortiris sin en la dezertojn ,
kaj pregxadis .
*
Kaj en unu el tiuj tagoj li estis instruanta ;
kaj cxeestis Fariseoj kaj legxinstruistoj ,
sidantaj ,
kiuj alvenis el cxiu vilagxo de Galileo kaj el Judujo kaj el Jerusalem ;
kaj la potenco de la Eternulo alestis ,
por sanigi ilin .
*
Kaj jen viroj alportis sur lito viron ,
kiu estis paralizita ;
kaj ili penis enporti lin kaj meti lin antaux li .
*
Kaj ne trovinte ,
kiamaniere ili povas enporti lin ,
pro la homamaso ,
ili supreniris sur la tegmenton ,
kaj mallevis lin tra la tegoloj ,
kun la liteto ,
en la mezon antaux Jesuo .
*
Kaj vidante ilian fidon ,
li diris:Ho viro ,
viaj pekoj estas al vi pardonitaj .
*
Kaj la skribistoj kaj Fariseoj komencis diskuti inter si ,
dirante:Kiu estas cxi tiu ,
kiu parolas blasfemojn ?
kiu povas pardoni pekojn krom Dio sola ?
*
Sed Jesuo ,
eksciante iliajn pensojn ,
responde diris al ili:Kial vi diskutas en viaj koroj ?
*
Kio estas pli facila ,
diri:Viaj pekoj estas al vi pardonitaj ,
aux diri:Levigxu kaj piediru ?
*
Sed por ke vi sciu ,
ke la Filo de homo havas auxtoritaton sur la tero pardoni pekojn-li diris al la paralizulo:Mi diras al vi:Levigxu ,
kaj prenu vian liteton ,
kaj iru al via domo .
*
Kaj tuj li levigxis antaux ili ,
kaj prenis tion ,
sur kio li kusxis ,
kaj iris al sia domo ,
glorante Dion .
*
Kaj mirego kaptis cxiujn ,
kaj li gloris Dion ;
kaj ili plenigxis de timo ,
dirante:Ni vidis mirindajxojn hodiaux .
*
Kaj post tio li eliris ,
kaj vidis impostiston ,
nomatan Levi ,
sidantan cxe la impostejo ,
kaj diris al li:Sekvu min .
*
Kaj li forlasis cxion ,
kaj levigxis ,
kaj sekvis lin .
*
Kaj Levi faris grandan festenon por li en sia domo ,
kaj estis granda amaso da impostistoj kaj aliaj ,
kiuj sidis cxe mangxo kun ili .
*
Kaj la Fariseoj kaj iliaj skribistoj murmuris kontraux liaj discxiploj ,
dirante:Kial vi mangxas kaj trinkas kun impostistoj kaj pekuloj ?
*
Kaj Jesuo responde diris al ili:Ne la sanuloj bezonas kuraciston ,
sed la malsanuloj .
*
Mi venis ,
por alvoki ne justulojn ,
sed pekulojn al pento .
*
Kaj ili diris al li:La discxiploj de Johano ofte fastas kaj faras pregxojn ,
kaj tiel same ankaux la discxiploj de la Fariseoj ;
sed la viaj mangxas kaj trinkas .
*
Kaj Jesuo diris al ili:CXu vi povas igi la filojn de la edzigxejo fasti ,
dum la fiancxo estas kun ili ?
*
Sed venos tagoj ;
kaj kiam la fiancxo estos prenita for de ili ,
tiam ili fastos en tiuj tagoj .
*
Kaj li ankaux parolis al ili parabolon:Neniu sxiras pecon el nova vesto kaj alkudras gxin sur malnovan veston ;
cxar alie li sxirus la novan ,
kaj ankaux la flikajxo el la nova ne harmonius kun la malnova .
*
Kaj neniu enversxas novan vinon en malnovajn felsakojn ;
cxar alie la nova vino krevigus la felsakojn ,
kaj gxi mem elfluus ,
kaj la felsakoj detruigxus .
*
Sed novan vinon oni devas enversxi en novajn felsakojn .
*
Kaj neniu ,
trinkinte malnovan vinon ,
deziras novan ;
cxar li diras:La malnova estas preferinda .