Luke:6:1-11




esperanto@Luke:6:1 @ Kaj en sabato li iris tra la grenkampoj, kaj liaj discxiploj desxiris la spikojn, kaj mangxis, frotante ilin en la manoj.

esperanto@Luke:6:2 @ Sed iuj el la Fariseoj diris:Kial vi faras tion, kion fari en sabato ne estas permesate?

esperanto@Luke:6:3 @ Kaj Jesuo, respondante al ili, diris:CXu vi ecx ne legis, kion faris David, kiam malsatis li kaj liaj kunuloj?

esperanto@Luke:6:4 @ ke li eniris en la domon de Dio, kaj prenis kaj mangxis kaj donis ankaux al siaj kunuloj la panojn de propono, kiujn mangxi ne estas permesate, krom nur al la pastroj?

esperanto@Luke:6:5 @ Kaj li diris al ili:La Filo de homo estas sinjoro de la sabato.

esperanto@Luke:6:6 @ Kaj en alia sabato li eniris en la sinagogon kaj instruadis; kaj tie estis viro, kies dekstra mano estis velkinta.

esperanto@Luke:6:7 @ Kaj la skribistoj kaj Fariseoj observis lin atente, cxu li sanigos en la sabato, por ke ili trovu, kiel lin akuzi.

esperanto@Luke:6:8 @ Sed li sciis iliajn pensojn, kaj li diris al la viro, kiu havis la manon velkintan:Levigxu, kaj starigxu en la mezo. Kaj li levigxis kaj starigxis.

esperanto@Luke:6:9 @ Kaj Jesuo diris al ili:Mi vin demandas:cxu estas permesate bonfari en sabato, aux malbonfari? Savi vivon, al gxin pereigi?

esperanto@Luke:6:10 @ Kaj cxirkauxrigardinte cxiujn, li diris al li:Etendu vian manon. Kaj li tion faris, kaj lia mano resanigxis.

esperanto@Luke:6:11 @ Sed ili plenigxis de frenezo, kaj interparoladis inter si, kion ili faru al Jesuo.


Seeker Overlay: Off On

[BookofLuke] [Luke:5] [Luke:6] [Luke:7] [Discuss] Tag Luke:6:1-11 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: