Luke:6:27-36




esperanto@Luke:6:27 @ Sed mi diras al vi, kiuj auxdas:Amu viajn malamikojn, faru bonon al viaj malamantoj;

esperanto@Luke:6:28 @ benu tiujn, kiuj vin malbenas; pregxu por tiuj, kiuj kun insulto vin atakas.

esperanto@Luke:6:29 @ Al tiu, kiu frapas vin sur la vango, prezentu ankaux la alian; kaj de tiu, kiu prenas vian mantelon, ne detenu vian tunikon.

esperanto@Luke:6:30 @ Donu al cxiu, kiu petas de vi; kaj de tiu, kiu forprenas viajn posedajxojn, ne repostulu ilin.

esperanto@Luke:6:31 @ Kaj kiel vi volas, ke la homoj faru al vi, faru ankaux al ili tiel same.

esperanto@Luke:6:32 @ Kaj se vi amas tiujn, kiuj amas vin, kian dankon vi havas? cxar ecx la pekuloj amas tiujn, kiuj ilin amas.

esperanto@Luke:6:33 @ Kaj se vi bonfaras al viaj bonfarantoj, kian dankon vi havas? cxar ecx la pekuloj tiel same faras.

esperanto@Luke:6:34 @ Kaj se vi pruntas al tiuj, de kiuj vi esperas ricevi, kian dankon vi havas? ecx pekuloj pruntas al pekuloj, por egale rericevi.

esperanto@Luke:6:35 @ Sed amu viajn malamikojn, kaj bonfaru, kaj pruntedonu, pri neniu perdante esperon; kaj via rekompenco estos granda, kaj vi estos filoj de la Plejalta; cxar Li estas bona al la nedankemuloj kaj malbonuloj.

esperanto@Luke:6:36 @ Estu kompatemaj, kiel via Patro estas kompatema.


Seeker Overlay: Off On

[BookofLuke] [Luke:5] [Luke:6] [Luke:7] [Discuss] Tag Luke:6:27-36 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: