Luke:6:37-42
Seeker Overlay ON
*
Kaj ne jugxu ,
kaj vi ne estos jugxitaj ;
kaj ne kondamnu ,
kaj vi ne estos kondamnitaj ;
liberigu ,
kaj vi estos liberigitaj ;
*
donu ,
kaj estos donite al vi ;
bonan mezuron ,
premitan ,
kunskuitan ,
superfluantan ,
oni donos en vian sinon .
CXar per kia mezuro vi mezuras ,
per tia oni remezuros al vi .
*
Kaj li parolis ankaux al ili parabolon:CXu blindulo povas gvidi blindulon ?
cxu ne falos ambaux en fosajxon ?
*
Discxiplo ne estas super sia instruisto ;
sed perfektigite ,
cxiu estos kiel lia instruisto .
*
Kaj kial vi rigardas la lignereton ,
kiu estas en la okulo de via frato ,
kaj ne pripensas la trabon ,
kiu estas en via propra okulo ?
*
Kiel vi povas diri al via frato:Frato ,
lasu min eltiri la lignereton ,
kiu estas en via okulo ;
dum vi ne pripensas la trabon en via propra okulo ?
Hipokritulo !
eltiru unue la trabon el via okulo ,
kaj tiam vi klare vidos ,
por eltiri la lignereton ,
kiu estas en la okulo de via frato .