Luke:9:51-62




esperanto@Luke:9:51 @ Kaj kiam la tagoj maturigxis por lia suprenakcepto, li firmigis sian vizagxon, por iri al Jerusalem,

esperanto@Luke:9:52 @ kaj sendis senditojn antaux sia vizagxo; kaj ili iris, kaj eniris en vilagxon de la Samarianoj, por pretigi por li.

esperanto@Luke:9:53 @ Kaj tiuj lin ne akceptis, cxar lia vizagxo estis direktata al Jerusalem.

esperanto@Luke:9:54 @ Kaj liaj discxiploj Jakobo kaj Johano, tion vidinte, diris:Sinjoro, cxu vi volas, ke ni ordonu fajron malsuprenveni el la cxielo kaj ekstermi ilin?

esperanto@Luke:9:55 @ Sed li sin turnis kaj admonis ilin; kaj li diris:Vi mem ne scias, laux kia spirito vi estas.

esperanto@Luke:9:56 @ CXar la Filo de homo venis, ne por pereigi animojn de homoj, sed por savi. Kaj ili iris en alian vilagxon.

esperanto@Luke:9:57 @ Kaj dum ili vojagxis, sur la vojo iu diris al li:Mi vin sekvos, kien ajn vi iros.

esperanto@Luke:9:58 @ Kaj Jesuo diris al li:La vulpoj havas kavojn, kaj la birdoj de la cxielo havas ripozejojn; sed la Filo de homo ne havas, kie kusxigi sian kapon.

esperanto@Luke:9:59 @ Kaj li diris al alia:Sekvu min. Sed li diris:Sinjoro, permesu al mi unue iri kaj enterigi mian patron.

esperanto@Luke:9:60 @ Sed li diris al li:Lasu la mortintojn enterigi siajn mortintojn; sed vi iru kaj proklamu la regnon de Dio.

esperanto@Luke:9:61 @ Kaj ankoraux alia diris:Mi vin sekvos, Sinjoro; sed unue permesu al mi adiauxi tiujn, kiuj estas en mia domo.

esperanto@Luke:9:62 @ Sed Jesuo diris al li:Neniu, metinte sian manon al la plugilo kaj rigardante malantauxen, tauxgas por la regno de Dio.


Seeker Overlay: Off On

[BookofLuke] [Luke:8] [Luke:9] [Luke:10] [Discuss] Tag Luke:9:51-62 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: