Malachi:2:10-16




esperanto@Malachi:2:10 @ CXu ne unu patron ni cxiuj havas? cxu ne unu Dio nin kreis? kial ni perfidas unu la alian, malsanktigante la interligon de niaj patroj?

esperanto@Malachi:2:11 @ Perfidis Jehuda, kaj abomenajxo estas farita en Izrael kaj en Jerusalem; cxar Jehuda malhonoris la sanktajxon de la Eternulo per tio, ke li ekamis kaj edzinigis al si filinon de fremda dio.

esperanto@Malachi:2:12 @ Al tiu, kiu tion faras, la Eternulo ekstermos el la tendoj de Jakob majstron kaj discxiplon, kaj ankaux tiun, kiu alportas donon al la Eternulo Cebaot.

esperanto@Malachi:2:13 @ Ankaux tion vi faras:vi kovras la altaron de la Eternulo per larmoj, plorado, kaj gxemado tiel, ke Li jam ne povas rigardi la donojn nek akcepti ion agrable el via mano.

esperanto@Malachi:2:14 @ Vi diras:Kial? Tial, ke la Eternulo estas atestanto inter vi kaj la edzino de via juneco, kontraux kiu vi agis perfide, kvankam sxi estas via kamaradino kaj via legxa edzino.

esperanto@Malachi:2:15 @ Tion ne faris ecx seninfanulo, se en li restis spirito. Kion faris la seninfanulo? li petis de Dio idaron. Estu do singardaj en via spirito, kaj neniu agu perfide kontraux la edzino de sia juneco.

esperanto@Malachi:2:16 @ Kiu elmalamis sxin kaj forpusxas sxin, diras la Eternulo, Dio de Izrael, tiu makulas sian veston per perfortajxo, diras la Eternulo Cebaot:estu do singardaj en via spirito, kaj ne agu perfide.


Seeker Overlay: Off On

[BookofMalachi] [Malachi:1] [Malachi:2] [Malachi:3] [Discuss] Tag Malachi:2:10-16 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: