Mark:1:14-20
Seeker Overlay ON
*
Kaj post kiam Johano estis arestita ,
Jesuo iris en Galileon ,
predikante la evangelion de Dio ,
*
kaj dirante:La tempo jam plenumigxis ,
kaj la regno de Dio alproksimigxis ;
pentu ,
kaj kredu al la evangelio .
*
Kaj irante apud la Galilea Maro ,
li vidis Simonon ,
kaj Andreon ,
fraton de Simon ,
jxetantajn reton en la maron ;
cxar ili estis fisxkaptistoj .
*
Kaj Jesuo diris al ili:Venu post mi ,
kaj mi igos vin farigxi kaptistoj de homoj .
*
Kaj ili tuj forlasis la retojn ,
kaj sekvis lin .
*
Kaj irinte iom antauxen ,
li vidis Jakobon ,
filon de Zebedeo ,
kaj Johanon ,
lian fraton ,
kiuj ankaux estis en la sxipeto ,
riparante la retojn .
*
Kaj tuj li alvokis ilin ;
kaj ili lasis sian patron Zebedeo en la sxipeto kun la dungitoj ,
kaj foriris post li .