Mark:1:14-20
esperanto@Mark:1:14 @ Kaj post kiam Johano estis arestita, Jesuo iris en Galileon, predikante la evangelion de Dio,
esperanto@Mark:1:15 @ kaj dirante:La tempo jam plenumigxis, kaj la regno de Dio alproksimigxis; pentu, kaj kredu al la evangelio.
esperanto@Mark:1:16 @ Kaj irante apud la Galilea Maro, li vidis Simonon, kaj Andreon, fraton de Simon, jxetantajn reton en la maron; cxar ili estis fisxkaptistoj.
esperanto@Mark:1:17 @ Kaj Jesuo diris al ili:Venu post mi, kaj mi igos vin farigxi kaptistoj de homoj.
esperanto@Mark:1:18 @ Kaj ili tuj forlasis la retojn, kaj sekvis lin.
esperanto@Mark:1:19 @ Kaj irinte iom antauxen, li vidis Jakobon, filon de Zebedeo, kaj Johanon, lian fraton, kiuj ankaux estis en la sxipeto, riparante la retojn.
esperanto@Mark:1:20 @ Kaj tuj li alvokis ilin; kaj ili lasis sian patron Zebedeo en la sxipeto kun la dungitoj, kaj foriris post li.